Total read books on site: You can read its for free! |
Produced by Andrew Sly with thanks to Odd Tangerud for his continuing assistance in preparing his Ibsen translations for Project HENRIK IBSEN ETA EYOLF (LILLE EYOLF) (1894) Dramo en tri aktoj Tradukis Odd Tangerud Eldono 1997 Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-58-8 ETA EYOLF ROLOJ: ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto. Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino. EYOLF, ilia infano; naŭ jarojn aĝa. Fraŭlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred. Inĝeniero BORGHEJM. RATO-FRAŬLINO. (La okazaĵoj trovas lokon en la bieno de _Allmers_ ĉe la fjordo, kelkajn mejlojn de la urbo.) UNUA AKTO (Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj, plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭ flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom pli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj kovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭe maldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.) (_Sinjorino Rita Allmers_ staras apud la tablo, kun la dorso dekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda, ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela matenrobo.) (Iom poste _fraŭlino Asta Allmers_ envenas tra la pordo dekstre, vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo. Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estas svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj. 25 jara.) ASTA (enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita. RITA (turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, — ĉu estas vi, Asta! Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni? ASTA (metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ ne momentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre _devis_ iri ĉi tien kaj vidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin. (metas la tekon sur la tablon ĉe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporŝipo. RITA (ridetas al ŝi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aŭ alian bonan amikon? Tiel hazarde, mi pensas. ASTA (trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la kofreton) Sed, Rita, — kio do tio estas? RITA (daŭre elpakas) La valizo de Alfred. Ĉu vi ne rekonas ĝin? ASTA (ĝoja, proksimiĝas) Ĉu! Alfred revenis hejmen? RITA Jes, imagu, — li venis tute neatendite per la nokta trajno. ASTA Ho, do estis _tio_, kion mi sentis! Estis _tio_, kio tiris min ĉi tien! — Kaj li nenion skribis antaŭe? Eĉ ne poŝtkarton? RITA Eĉ ne unu vorton. ASTA Eĉ ne telegrafis? RITA Jes, horon antaŭ ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas) Ĉu ne kutimas al li, Asta? ASTA Jes ja. Ĉion li faras tiel senemocie. RITA Sed des pli ĝuinde estis, kiam mi havis lin reen. ASTA Jes, mi ja komprenas. RITA Eĉ dek kvar tagojn antaŭ ol mi atendis lin! ASTA Kaj li fartas bone? Ne deprimata? RITA (fermas la kofreton kaj ridetas al ŝi) Li aspektis kvazaŭ transformita, kiam li envenis tra la pordo. ASTA Kaj eĉ ne laca, ĉu? RITA Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Sufiĉe laca, jes. Sed, la kompatindulo, li ja iris piede preskaŭ la tutan vojon. ASTA Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li. RITA Ne, tion mi vere ne opinias. Mi aŭdis lin tusi eĉ ne unu fojon. ASTA Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari tiun ekskurson. RITA Jes, nun, kiam ĝi fine estas finita, jen —. Sed komprenu, ke estis terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja malofte vizitis min — ASTA Jes, eble ne estis juste de mi. Sed — RITA Nu, nu, nu, — vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas) Kaj nia vojkonstruisto — li estis ja forvojaĝinta, ankaŭ li. ASTA Ho, lasu nun tion, Rita! RITA Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. — Sed kiom mi sopiris por Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaŭ iu estus enteriĝinta en la domo —! ASTA Nu, bona Dio, — nur ses aŭ sep semajnojn — RITA Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antaŭe estis for de mi. Eĉ ne tagnokton. Neniam en ĉiuj tiuj dek jaroj — ASTA Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li ĉi-jare iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson ĉiun someron. Tion li estus devinta. RITA (duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom — tiom saĝa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue — eble. Sed ŝajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaŭ mi neniam plu revidus lin. Ĉu vi _tion_ ne komprenas? ASTA Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi. RITA (kun ŝercema rideto) Vere neniun — ĉu? ASTA Ne laŭ mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, — kie estas Alfred? ĉu li ankoraŭ dormas? RITA Ho, ne. Li ellitiĝis same frue hodiaŭ, kiel li kutimas. ASTA Nu, kaj do li verŝajne ne estis tro laca. RITA Jes, ĉi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene ĉe si pli ol unu horon. ASTA La kompatinda, eta, pala knabo! Ĉu li nun denove komencu lernadi kaj lernadi? RITA (levante la ŝultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras. ASTA Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontraŭstari, Rita. RITA (iom senpacienca) Ne, — kiel do vi pensas, — en tio mi vere ne povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol mi. — Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas ĉirkaŭkuri kaj ludi, li, — kiel aliaj infanoj. ASTA (decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio ĉi. RITA Jes, kara, tion faru. — Nu, jen vidu — (_Alfred Allmers_, en somerkostumo, permane kondukante _Eyolf_, envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de 36–37 jaroj, kun plaĉaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia vizaĝo aspektas serioze kaj penseme. — _Eyolf_ havas vestaĵon de fasono kiel uniformo kun oraj ŝnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, saĝajn okulojn.) ALLMERS (lasas _Eyolf_; ĝoja aliras kaj donas al _Asta_ ambaŭ manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi ĉi tie en nia forejo! Kaj ke mi baldaŭe vin vidus! ASTA Ŝajnis al mi ke mi devus —. Bonvenon ree hejmen! ALLMERS (agitas ŝiajn manojn) Dankon. RITA Ĉu li ne aspektas admirinde? ASTA (fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi certe multe skribis dumvoje. (ĝoje ekkriante) Ĉu eble la tuta libro estas preta, Alfred? ALLMERS (ŝultrotiras) La libro —? Ho, _ĝi_ — ASTA Jes, mi imagis, ke por vi pli facile fariĝus, kiam vi elvenus. ALLMERS Tion ankaŭ mi opiniis. Sed vidu, — fariĝis tute alie, kara. Mi vere eĉ ne skribis linion en la libro. ASTA Vi ne skribis —! RITA Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kuŝas netuŝita en la valizo. ASTA Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupiĝis dum tiu longa tempo? ALLMERS (ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis. RITA (metas sian brakon ĉirkaŭ lian ŝultron) Iomete pensis pri tiuj, kiuj hejme sidis? ALLMERS Jes, kompreneble. Eĉ multe. Ĉiun opan tagon. RITA (lasas lin) Nu, do ĉio estas ja en bona ordo. ASTA Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom ĝoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro estas peza, mi opinias. ALLMERS Jen vi pravas. Ĉar mi vere estis stulta antaŭe, komprenu. La pensado, _ĝi_ entenas la plej bonan en la homo. Kio skribiĝas sur la paperon, ne multe taŭgas. ASTA (ekkriante) Ne multe taŭgas! RITA (ridas) Sed ĉu vi freneziĝus, Alfred! EYOLF (fideme suprenrigardas al li) Ho jes, paĉjo, — kion _vi_ skribas, tio taŭgas. ALLMERS (ridetas kaj glittuŝas liajn harojn) Ja, ja, ĉar _vi_ tion diras, do —. Sed kredu min, — iu venos poste, kiu eĉ pli taŭgos. EYOLF Kaj kiu li do estus? Ho, diru! ALLMERS Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin. EYOLF Kaj kion do vi jen faros? ALLMERS (serioze) Tiam mi denove iros en la montaron — RITA Fi, hontu, Alfred! ALLMERS — supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn. EYOLF Paĉjo, ĉu vi ne kredas, ke mi baldaŭ estos tiom forta, ke mi povos akompani vin? ALLMERS (dolorige tuŝata) Ho jes, eble, mia knabeto. EYOLF Ĉar al mi aspektas tiom grande, ke ankaŭ mi povus grimpi la montojn. ASTA (deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaŭ, Eyolf! EYOLF Jes, ĉu ne, onklino? ASTA Jes ja. Ĉu estas pro paĉjo, ke vi metis la novajn vestaĵojn? EYOLF Jes, mi petis panjon pri tio. Ĉar mi volis ke paĉjo vidu min tia. ALLMERS (mallaŭte al _Rita_) Vi ne devus doni al li tian kostumon. RITA (mallaŭte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis min en paco. EYOLF Kaj aŭdu, paĉjo, — Borghejm aĉetis al mi pafarkon. Kaj ankaŭ trejnigis min pafi. ALLMERS Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf. EYOLF Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaŭ petos lin instrui al mi naĝi. ALLMERS Naĝi! Ho, sed kial vi do tion volas! EYOLF Jes, ĉar ĉiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas naĝi. Estas nur mi, kiu ne scipovas. ALLMERS (kortuŝita, metas la brakojn ĉirkaŭ lin) Estas permesite lerni ĉion kion vi volas! Ĉion kion vi mem deziras lerni. EYOLF Jes, ĉu vi scias kion mi pleje deziras, paĉjo? ALLMERS Nu? Diru? EYOLF Pleje mi deziras lerni fariĝi soldato. ALLMERS Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol tiu. EYOLF Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. |
Your last read book: You dont read books at this site. |