Total read books on site: You can read its for free! |
Vi volas kuniri, ĉu? BORGHEJM (mallaŭta ĝojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes! ASTA Jen do venu. RITA (malrapide) Ha, tiel. Jes, _do_ vi ja ne povas resti ĉe ni. ASTA (ĵetas sin ĉirkaŭ ŝian kolon) Dankon pro ĉio, Rita! (aliras kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaŭ! Mil, mil fojojn adiaŭ! ALLMERS (Mallaŭte, streĉite) Kio estas tio ĉi, Asta? Aspektas ja kiel forkuro. ASTA (en silenta timo) Jes, Alfred, — ja estas ankaŭ forkuro. ALLMERS Forkuro de — _mi_! ASTA (flustre) Forkuro de vi — kaj de mi mem. ALLMERS (sin retirante) Ha —! (_Asta_ rapidas malsupren en la fono. _Borghejm_ svingas la ĉapelon kaj sekvas ŝin.) (_Rita_ apogas sin al la enirejo de la pavilono. _Allmers_ iras en forta ekscito al la baraĵo kaj staras tie rigardante malsupren. Paŭzo.) ALLMERS (turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporŝipo. _Jen_ rigardu, Rita. RITA Mi ne kuraĝas rigardi ĝin. ALLMERS Vi ne kuraĝas? RITA Ne. Ĉar ĝi havas unu ruĝan okulon. Kaj ankaŭ unu verdan. Grandajn ardantajn okulojn. ALLMERS Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias. RITA De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo. — Kaj ankaŭ enen en la mallumon. ALLMERS Nun ĝi albordiĝas. RITA Kie ĝi albordiĝas ĉi-vespere? ALLMERS (pli proksime) Ĉe la kajo, kiel kutime, kara — RITA (rektigas sin) Ho, kiel ĝi do _povas_ albordiĝi _tie_! ALLMERS Ĝi ja devas. RITA Sed estas ja _tie_, ke Eyolf —! Kiel do _povas_ tiuj homoj albordiĝi tie? ALLMERS Jes, la vivo estas senkora, Rita. RITA La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj. ALLMERS Jen vi pravas. La vivo, ĝi antaŭen marŝadas, ĝuste kvazaŭ nenio okazis. RITA (rigardas antaŭen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por ni du. ALLMERS (en vekiĝanta doloro) Jes, Rita, — tiel senutile estis, ke vi naskis lin en doloro kaj plendo. Ĉar nun li ree estas for — sen postsigno. RITA Nur la lambastono saviĝis. ALLMERS (impete) Silentu do! Ne aŭdigu al mi tiun vorton? RITA (Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas. ALLMERS (malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis. Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaŭ viaj okuloj. RITA Ne, ĉar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris. ALLMERS Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf. RITA (aŭskultas, timeme) Ĉu vi aŭdas, Alfred! Denove sonoras! ALLMERS (rigardas foren) Estas la vaporŝipo, kiu sonorigas. Ĝi debordiĝos. RITA Ho, ne estas pri _tiu_ sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi aŭdis sonoradon ĉe la oreloj. — Nun denove sonoradas! ALLMERS (al ŝi) Vi misaŭdas, Rita. RITA Ne, mi aŭdas ĝin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj. Malrapide. Malrapide. Kaj ĉiam la samajn vortojn. ALLMERS Vortojn? Kiujn vortojn? RITA (kapsignas la takton) “Lam-bas-to-no flo-sas.” “Lam-bas-to-no flo-sas.” Ho, ŝajnas al mi, ke ankaŭ vi povus tion aŭdi. ALLMERS (agitas la kapon) Mi aŭdas nenion. Kaj eĉ nenio estas. RITA Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion aŭdas tre klare. ALLMERS (rigardas trans la baraĵon) Nun ili estas surŝipe, Rita. Ĉar nun la ŝipo veturas enen al la urbo. RITA Ĉu vere, ke vi ne tion aŭdas! “Lam-bas-to-no flo-sas.” “Lam-bas-ton— —”. ALLMERS (iras antaŭen) Ne staru aŭskultante ion, kio ne ekzistas. Mi diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas surŝipe. Jam survoje. — Asta estas for. RITA (rigardas lin eviteme) Jen do ankaŭ vi baldaŭ estos for, Alfred? ALLMERS (rapide) Al _kio_ vi aludas? RITA Ke vi sekvos vian fratinon. ALLMERS Ĉu ŝi ion diris? RITA Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke — ke ni du trovis unu la alian. ALLMERS Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado. RITA Ho, por via animo mi ne plu estas — ne plu tia — rave delikata. ALLMERS La leĝo de la transformo tamen povus eble kunteni nin. RITA (kapsignas malrapide) _Okazas_ transformo en mi nun. Tion mi dolorige sentas. ALLMERS Dolorige? RITA Jes, ĉar estas kvazaŭ ia nasko ankaŭ en _tio_. ALLMERS Jes estas. Aŭ releviĝo. Transiro al pli supera vivo. RITA (rigardas senkuraĝe antaŭ si) Jes, — sed pereo de la tuta, tuta feliĉo de la vivo. ALLMERS Tiu pereo, ĝi estas ja vere la gajno. RITA (impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj. ALLMERS Ni iom parencas ankaŭ al maro kaj ĉielo, Rita. RITA Eble vi. Ne mi. ALLMERS Ho jes. _Vi_ pli ol vi mem scietas. RITA (paŝon pli proksimen) Aŭskultu, Alfred, — ĉu vi ne volus pensi rekomenci vian laboron? ALLMERS Tiun laboron, kiun vi malamis? RITA Mi fariĝis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun la libro. ALLMERS Kial? RITA Nur por reteni vin ĉi tie ĉe mi. Proksime. ALLMERS Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita. RITA Sed eble mi povus helpi vin. ALLMERS Pri la laboro, vi celas? RITA Ne. Pri la vivado. ALLMERS (agitas la kapon) Ŝajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan. RITA Nu, do por subporti la vivon. ALLMERS (sombre, antaŭen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaŭ, ke ni rompus la geedzecon. RITA (rigardas lin esplore) Kien vi rifuĝus? Eble tamen al Asta? ALLMERS Ne. De nun neniam al Asta. RITA Kien do? ALLMERS Supren en la solecon. RITA Supren inter la montojn? Ĉu _tion_ vi sugestas? ALLMERS Jes. RITA Sed jeno estas ja nur fantaziaĵoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas vivi. ALLMERS Tamen tien mi nun tiriĝas. RITA Kial? Diru al mi! ALLMERS Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi. RITA Ion, kio okazis al vi tie supre? ALLMERS Jes. RITA Kaj pri kio vi silentis antaŭ Asta kaj mi? ALLMERS Jes. RITA Ho, vi silentas pri ĉio. Vi ne devus. ALLMERS Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi. RITA Jes, jes, — mi aŭskultos! (Ŝi sidigas sin sur la benkon ĉe la pavilono.) ALLMERS Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi ne povis. Ĉar troviĝis nek boato nek homoj. RITA Nu? Kaj sekve kio? ALLMERS Jen mi iris sola en flankan valon. Ĉar tie, mi opiniis, ke mi venus trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la alia bordo de la lago. RITA Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred! ALLMERS Jes; mi misprenis pri la direkto. Ĉar vojo aŭ vojeto tie ne troviĝis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaŭ la tutan sekvantan nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj. RITA Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni. ALLMERS Ne, — ili tion ne faris. RITA Ĉu ne? ALLMERS Ne. Estis strange. Ŝajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaŭ fariĝis tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaŭ Asta. RITA Sed pri kio vi do pensis? ALLMERS Mi ne pensis. Mi tiradis min laŭ la deklivoj, — kaj ĝuis la pacon kaj plaĉan senton de la percepto de morto. RITA (eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu teruraĵo! ALLMERS Tiel mi sentis. Tute ne timo. Ŝajnis al mi, ke mi kaj la morto kuniris kvazaŭ du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, — tiom simple, ĉio, ŝajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne kutimas fariĝi maljunaj — RITA Ho, silentu pri tiaĵoj, Alfred! Ĉar vi ja tamen sekure elvenis. ALLMERS Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago. RITA Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem. ALLMERS Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf. RITA (mallaŭte) Tro malfrue. ALLMERS Jes. Kaj kiam jen — la kamarado venis kaj prenis lin —. Jen blovaĉis teruro de li. De la tuto. De _ĉio_, — kion ni tamen ne kuraĝas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaŭ estas, Rita. RITA (kun brileto de ĝojo) Jes, ĉu ne vere! Ankaŭ vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe! ALLMERS (levas la ŝultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj eĉ nenion havi por ĝin plenigi. Dezerto kaj malpleneco ĉio. Kien ajn mi rigardas. RITA (timigita) Ho, frue aŭ malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaŭ vidas laŭ via aspekto! Vi foriros de mi! ALLMERS Kun la vojkamarado, vi aludas? RITA Ne, mi aludas tion, kio ankoraŭ pli aĉa estas. Libervole vi foriros de mi. Ĉar estas nur ĉi tie, ĉe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Ĉu ne tiel vi pensas? ALLMERS (rigardas ŝin firme) Kaj se nun mi pensis —? (Bruo kaj kriado kvazaŭ de koleraj, ekscititaj voĉoj aŭdiĝas de fore malsupre. _Allmers_ iras al la baraĵo.) RITA Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis! ALLMERS Li neniam estos trovata. RITA Sed kio do estas? ALLMERS (antaŭeniras) Nur interbatado, — kiel kutime. RITA Malsupre sur la marbordo? ALLMERS Jes. La tuta marborda vilaĝo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Draŝas la infanojn. Aŭdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriaĉas pri helpo por ili — RITA Jes, ĉu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin? ALLMERS (malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, — kiel ili lasis Eyolf perei! RITA Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel! ALLMERS Mi ne povas alimaniere pensi. Ĉiuj tiuj domaĉoj devus esti malkonstruataj. RITA Kaj kio do fariĝus de tiuj multaj malriĉaj homoj? ALLMERS Ili rifuĝu aliloken. RITA Kaj la infanoj? ALLMERS Ĉu gravas, kie ili pereas. RITA (silente, riproĉe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred. ALLMERS (impete) De nun mi _rajtas_ esti malmola! Estas ankaŭ mia _devo_! RITA Via devo? ALLMERS Mia devo al Eyolf. |
Your last read book: You dont read books at this site. |