Total read books on site: You can read its for free! |
Estas ankaŭ mia _devo_! RITA Via devo? ALLMERS Mia devo al Eyolf. Li ne kuŝu senvenĝita. Jen, mallonge, Rita! Mi al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, — kiam mi estos for. RITA (rigardas lin profunde) Kiam vi estos for? ALLMERS Jes, ĉar jen vi almenaŭ per _io_ plenigos vian vivon. Kaj taskon vi havu. RITA (firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed ĉu vi povas diveni, per kio mi okupos min — kiam vi estos for? ALLMERS Nu, kio tio do estos? RITA (malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la marbordo kaj kunprenas ĉiujn tiujn malriĉajn, malsatajn infanojn supren al nia hejmo. Ĉiujn tiujn petolaĉajn knabojn — ALLMERS Kion vi faros kun ili ĉi tie! RITA Mi volas adopti ilin. ALLMERS _Vi_, vi volas? RITA Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojaĝinta, ili estu ĉi tie, ĉiuj, — kvazaŭ ili estus miaj propraj. ALLMERS (ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf! RITA Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili loĝu en la ĉambroj de Eyolf. Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj aĵoj. Ili laŭvice sidu en lia seĝo ĉe la tablo. ALLMERS Aŭdi tion estas ja kompleta frenezaĵo! Mi ne konas homon en la tuta mondo, kiu estas malpli taŭga por tiaĵo ol vi. RITA Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min. ALLMERS Se estas via sincera decido, — ĉion kion vi jen diras, okazigis transformo en vi. RITA Vere okazigis, Alfred. Pri tio _vi_ zorgis. Vi kreis malplenan lokon ene en mi. Kaj ĝin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al ia amo. ALLMERS (staras momenton pensante; rigardas ŝin) Funde ni ne faris multe por la povruloj tie malsupre. RITA Ni faris nenion por ili. ALLMERS Apenaŭ pensis pri ili. RITA Neniam pensis pri ili en kunsento. ALLMERS Ni, kiuj havis “la oron kaj la verdajn arbarojn” — RITA Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaŭ fermitajn korojn. ALLMERS (kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por savi etan Eyolf. RITA (silente) Pripensu, Alfred. Ĉu vi estas certa, ke — ke ni mem tion kuraĝus? ALLMERS (maltrankvile repuŝante) Sed ne dubu pri _tio_, Rita! RITA Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du. ALLMERS Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj? RITA Mi eble devus provi, se mi povus mildigi — nobligi ilian vivosorton. ALLMERS Se _tion_ vi povos, Eyolf ne naskiĝis senutile. RITA Kaj li ne estas senutile de ni forprenita. ALLMERS (rigardas ŝin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu igas vin tion fari. RITA Ne, tute ne. Almenaŭ ne ankoraŭ. ALLMERS Nu, kaj jen kio do estas? RITA (duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco — ALLMERS Pri la libro, kiun vi malamis. RITA Mi malamas tiun libron eĉ nun. Sed mi sidis aŭskultante, kiam vi rakontis. Kaj nun mi volas mem pluen provi. En _mia_ maniero. ALLMERS (agitas la kapon) Ne estas pro la nefinita libro — RITA Ne, mi havas kroman kialon. ALLMERS Jen kiun? RITA (silente, pezanime ridetante) Mi volas akiri la pardonon de du grandaj malfermitaj okuloj, vidu. ALLMERS (frapite, fiksas la rigardon sur ŝin) Eble vi permesus al mi kunlabori? Kaj helpi vin, Rita? RITA Ĉu vi volus? ALLMERS Jes, — se mi nur scius, ke mi povus. RITA (hezitante) Sed tiuokaze vi devus ja resti ĉi tie. ALLMERS (silente) Ni provu, ĉu tio sukcesos. RITA (preskaŭ neaŭdeble) Ni provu, Alfred. (Ambaŭ silentas. Poste _Allmers_ iras al la stango kaj levas la flagon tute supren. _Rita_ staras apud la pavilono kaj rigardas lin silente.) ALLMERS (revenas antaŭen) Estos peza labortago por ni, Rita. RITA Vi vidos, — tiam foje falos dimanĉtrankvilo super nin. ALLMERS (silente, tuŝita) Tiam ni perceptos viziton de la spiritoj, eble. RITA (flustrante) La spiritoj? ALLMERS (kiel antaŭe) Jes. Tiam ili eble ĉirkaŭas nin, tiuj kiujn ni perdis. RITA (kapsignas malrapide) Nia eta Eyolf. Kaj ankaŭ via granda Eyolf. ALLMERS (fiksrigardas antaŭen) Eble ni ankoraŭ foje — sur la vivovojo — kvazaŭ ekvidos ilin. RITA Kien ni rigardu, Alfred —? ALLMERS (fiksas la okulojn sur ŝin) Supren. RITA (kapsignas konsente) Jes, jes, — supren. ALLMERS Supren, al la pintoj. Al la steloj. Kaj al la granda kvieto. RITA (etendas al li la manon) Dankon! |
Your last read book: You dont read books at this site. |