Total read books on site: You can read its for free! |
(impete) Ne, ne; mi ne kuraĝas tion diri! Eĉ ne pensi. ALLMERS Jen diru. Diru do, Rita. RITA (hezitante) Ĉu ni provu —? Ĉu eblus lin forgesi? ALLMERS Forgesi Eyolf. RITA Forgesi la penton kaj la riproĉon, mi sugestas. ALLMERS Ĉu tion vi dezirus? RITA Jes. Se estus eble. (ekkrie) Ĉar ĉi tiun staton, — mi ĝin ne longe eltenos! Ho, ĉu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso? ALLMERS (skuas la kapon) Kio tio do estus? RITA Ĉu eblus provi vojaĝante tre foren? ALLMERS De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie ĉi. RITA Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Ĵeti nin en ion, kio mildigus kaj kvietigus. ALLMERS Tia vivo ne konvenas al mi. — Ne, — mi prefere provus rekomenci mian laboron. RITA (akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni? ALLMERS (malrapide, rigardas ŝin fikse) De nun ĉiam estu vando kaj muro inter ni du. RITA Kial estu —? ALLMERS Kiu scias ĉu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte kaj tage. RITA (silente; timotremanta) Alfred, — estas terure tion imagi! ALLMERS Nia amo estis kiel konsumanta fajro. _Nun_ ĝi estu estingita — RITA (kontraŭ lin) Estingita! ALLMERS (malmole) Ĝi jam _estas_ estingita, — en unu el ni. RITA (kiel ŝtonigita) Kaj _tion_ vi kuraĝas diri al mi! ALLMERS (pli milde) Ĝi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, — en tio mi kvazaŭ videtas releviĝon — RITA (impete) Ho, mi ne interesiĝas pri iu releviĝo! ALLMERS Rita! RITA Mi estas varmkora homo, mi! Ne ĉirkaŭvagas dormetante, — kun fiŝsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita tutvive — en pento kaj riproĉo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas mia, mia, mia! ALLMERS _Tiel_ devis ja foje finiĝi, Rita. RITA Ĉu _tiel_ devus finiĝi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune akceptanta amo! ALLMERS Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco. RITA Kion vi do sentis por mi unue? ALLMERS Timo. RITA Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin? ALLMERS (mallaŭte) Vi estis tiom rave delikata, Rita. RITA (rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio? ALLMERS (sindevige) Ne; flanke estis ankaŭ io alia. RITA (ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis “oro kaj verdaj arbaroj”, kiel vi diradas. Jen, ĉu estis, Alfred? ALLMERS Jes. RITA (rigardas lin profunde riproĉe) Kiel vi povis — kiel vi tion povis! ALLMERS Mi devis pensi pri Asta. RITA Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du. ALLMERS Ŝi nenion sciis. Eĉ ne hodiaŭ ŝi suspektas. RITA (repuŝante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okulĵeto flanken) Aŭ ne, — estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi! ALLMERS Eyolf —? RITA Jes, ĉu vi ne nomis ŝin Eyolf antaŭe? Ŝajnas al mi, ke vi iam tion diris, en intima momento. (proksimiĝas) Ĉu vi memoras ĝin — la tentantan, ravan momenton, Alfred? ALLMERS (retiras sin kvazaŭ en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion memori! RITA (sekvas lin) Estis en la momento, — kiam via alia Eyolf fariĝis kriplulo! ALLMERS (obtuze, apogas sin al la tablo) La venĝo. RITA (minacante) Jes, la venĝo! (_Asta_ kaj _Borghejm_ revenas ĉe la boatejo. Ŝi portas kelkajn nimfeojn en la mano.) RITA (sinrege) Nu, Asta, — jen, ĉu vi kaj sinjoro Borgstrøm ekhavis okazon funde kunparoli? ASTA Nu jes, — certagrade. (Ŝi formetas la pluvŝirmilon kaj metas la florojn sur seĝon.) BORGHEJM Fraŭlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado. RITA Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke sufiĉas — ASTA (rigardas ambaŭ streĉite) Kio estas —? RITA — ke sufiĉas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante) Sed jen venu, kaj ni iru supren, ĉiuj kvar. De nun ni devas havi homojn ĉirkaŭ ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj. ALLMERS Jes, nur iru antaŭe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue interŝanĝi kelkajn vortojn, Asta. RITA (rigardas lin) Nu? — Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm. (_Rita_ kaj _Borghejm_ iras supren laŭ la arbara vojeto.) ASTA (timeme) Alfred, kio okazis! ALLMERS (sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas ĉi tie. ASTA Ĉi tie! Kune kun Rita, vi sugestas? ALLMERS Jes. Rita kaj mi ne povas daŭrigi la kunan vivon. ASTA (agitas lian brakon) Sed, Alfred, — ne diru do ion tiel teruran! ALLMERS Estas vero, kion mi diras. Ni iradas ĉi tie kaj igas unu la alian malicaj kaj fiaj. ASTA (vunde tuŝita) Ho, neniam, — neniam mi suspektus ion tian! ALLMERS Eĉ mi ne tion vidis antaŭ hodiaŭ. ASTA Kaj nun vi volas —! Jen, kion vi vere volas, Alfred? ALLMERS Mi volas forvojaĝi de ĉio jena. Forege de ĉio. ASTA Kaj jen stari tute sola en la mondo? ALLMERS (kapsignas) Kiel iam antaŭe, jes. ASTA Sed vi ne taŭgas por stari sola! ALLMERS Ho jes. Antaŭe mi almenaŭ taŭgis. ASTA Jes, antaŭe, jes. Tiam vi ja havis min ĉe vi. ALLMERS (volas preni ŝian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi nun rifuĝas. ASTA (evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas. ALLMERS (rigardas ŝin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo? ASTA (fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas. ALLMERS Bone. Do mi venos al vi, — vi kara, kara fratino. Mi _devas_ reveni al vi. Hejmen al vi por puriĝi kaj nobliĝi de la kunvivo kun — ASTA (ekscitita) Alfred, — vi pekas kontraŭ Rita! ALLMERS Mi _estas_ pekinta kontraŭ ŝi. Sed ne en tio ĉi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Ĉu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco ĝis fino? ASTA Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla. ALLMERS (amare) Ĉu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min? ASTA (trankvile) Ne, tion mi ne opinias. ALLMERS Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon. ASTA (decide) Ni ne _povas_, Alfred. ALLMERS Jes, ni povas. Ĉar amo de frato kaj fratino — ASTA (streĉita) Kio pri _ĝi_? ALLMERS Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la leĝo de transformo. ASTA (malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne — ALLMERS Ne —? ASTA — ne estas _nia_ rilato? ALLMERS (rigardas ŝin fikse kaj surprizita) Ne _nia_? Kara, kion vi per tio sugestas? ASTA Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred. ALLMERS Jes, jes, jen diru! ASTA La leteroj de patrino —. Tiuj kiuj kuŝas en la teko —. ALLMERS Nu jes? ASTA Tiujn vi legu — kiam mi estos forvojaĝinta. ALLMERS Kial mi faru? ASTA (batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke — ALLMERS Nu! ASTA — ke mi ne rajtas porti — la nomon de via patro. ALLMERS (ŝanceliĝante malantaŭen) Asta! Kion vi diras! ASTA Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. — Kaj eble havu pardonon — por patrino, ankaŭ. ALLMERS (manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la penson. Vi, Asta, — ne estus — ASTA Vi ne estas mia frato, Alfred. ALLMERS (rapide, duone obstine, rigardas ŝin) Nu, sed kion do vere tio ŝanĝas en la rilato inter ni du? Funde nenion. ASTA (agitas la kapon) _Ĉion_ ĝi ŝanĝas, Alfred. Nia rilato ne estas tia de frato kaj fratino. ALLMERS Ne-ne. Sed _tamen_ same sankta. Restos ĉiam same sankta. ASTA Ne forgesu, — ke ĝi estas sub la leĝo de transformo, — kiel vi ĵus diris. ALLMERS (rigardas ŝin esplore) Ĉu per tio vi sugestas, ke —? ASTA (kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, — vi kara, kara Alfred. — (prenas la florojn de la seĝo) Jen vidu tiujn nimfeojn! ALLMERS (kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren streĉas sin, — de la profundo. ASTA Mi plukis ilin en la lago. Tie kie ĝi fluas en la fjordon. (streĉigas ilin antaŭen) Ĉu vi ilin volas, Alfred? ALLMERS (prenas ilin) Dankon. ALLMERS (rigardas ŝin) De Eyolf tie fore? Aŭ de vi? ASTA (kviete) De ambaŭ. (prenas la pluvombrelon) Jen do venu supren al Rita. (Ŝi iras supren laŭ la arbara vojeto.) ALLMERS (prenas sian ĉapelon de la tablo kaj flustras peze) Asta. Eyolf. Eta Eyolf —! (Li sekvas supren laŭ la vojeto.) TRIA AKTO (Arbetaĵaro sur altaĵeto en la ĝardeno de Allmers. Kruta deklivo kun baraĵo kontraŭ la fono; ŝtuparo suben maldekstre. Vasta elvidaĵo super la fjordo, kiu kuŝas profunde sube. Flagstango kun ŝnuroj, sed sen flago staras ĉe la baraĵo. Antaŭe dekstre estas pavilono, kovrata de grimpantaj plantoj kaj ampelopsoj. Benko ekstere. Estas malfrua somervespero kun klara ĉielo. Kreskanta krepusko.) (_Asta_ sidas sur benko kun la manoj sur la genuoj. Ŝi portas supervestojn kaj ĉapelon, havas sian sunŝirmilon apud si kaj malgrandan vojaĝsakon pendanta per rimeno de la ŝultro.) (_Borghejm_ suprenvenas de la fono maldekstre. Ankaŭ li havas vojaĝsakon pendanta de la ŝultro. Sur la brako li portas kunruligitan flagon.) BORGHEJM (ekvidas _Asta_) Ho, ĉi supre vi do sidadas. ASTA Mi sidas rigardante fjorden la lastan fojon. BORGHEJM Do estas bone, ke mi vizitetis ankaŭ _ĉi tie_. ASTA Ĉu vi min serĉadis? BORGHEJM Jes, mi faris. Mi volis adiaŭi vin — ĉi tiun fojon. Ne la lastan, mi esperas. ASTA (ridetas preskaŭ nevideble) Vi estas fervora, vi. BORGHEJM Vojkonstruisto tia devas esti. ASTA Ĉu vi vidis Alfred? Aŭ Rita? BORGHEJM Jes, ambaŭ mi vidis. ASTA Kune? BORGHEJM Ne. Ili ambaŭ iris sian apartan flankon. ASTA Kion vi faros pri tiu flago? BORGHEJM Sinjorino Rita petis min suprenlevi ĝin. ASTA Suprenlevi flagon nun? BORGHEJM Duonstange. Ĝi flirtu noktojn kaj tagojn, ŝi diris. ASTA (ekĝemas) Kompatinda Rita. Kaj kompatinda Alfred. BORGHEJM (okupata pri la flago) Ĉu via koro permesas al vi forvojaĝi de ili? |
Your last read book: You dont read books at this site. |