A B C D E F
G H I J K L M 

Total read books on site:
more than 10 000

You can read its for free!


Text on one page: Few Medium Many
Vi do parolis kun patro?

ARNHOLM
Ankaŭ tio, jes.

BOLETTE
Nu, -- kaj kion li diris!

ARNHOLM
Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn
tagojn --

BOLETTE
Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.

ARNHOLM
Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.

BOLETTE
Neniun --!

ARNHOLM
Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por
li.

BOLETTE
(riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.

ARNHOLM
Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- ĉu vi
deziras elveni aŭ ne.

BOLETTE
Kio dependas de mi mem, vi aludas?

ARNHOLM
Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos
en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj
kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?

BOLETTE
(kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio
ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do --. Ĉar mi ja ne havas iun
alian en la tuta mondo al kiu min turni.

ARNHOLM
Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via
antaŭa instruisto?

BOLETTE
De vi, Arnholm! Ĉu vi volus --?

ARNHOLM
Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion.
-- Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?

BOLETTE
Ĉu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion
profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga
neebleco --!

ARNHOLM
Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.

BOLETTE
Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru
ĉu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo?

ARNHOLM
De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.

BOLETTE
(kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi
ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj
plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, -- ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi
komencis timi, ke la vivo preterirus min.

ARNHOLM
Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi
tute sincere -- ĉu estas io -- io, kio ligas vin ĉi tie?

BOLETTE
Ligas min? Ne, nenio.

ARNHOLM
Nenio ajn?

BOLETTE
Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj
ankaŭ Hilde. Sed --

ARNHOLM
Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ
iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de
tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette?
Neniu rilato?

BOLETTE
Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.

ARNHOLM
Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojaĝi kun mi.

BOLETTE
(manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, -- kia feliĉo por pripensi!

ARNHOLM
Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?

BOLETTE
Jes, efektive!

ARNHOLM
Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en
miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?

BOLETTE
Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia
maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.

ARNHOLM
Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, --
vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun
demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo?

BOLETTE
(retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras!

ARNHOLM
Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.

BOLETTE
(duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!

ARNHOLM
Ĉu tute ne eblus por vi, ke --?

BOLETTE
Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm!
(rigardas lin) Aŭ --. Tamen --. Ĉu estis tiel vi intencis -- kiam
vi proponis fari tiom por mi?

ARNHOLM
Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.

BOLETTE
Ho, kiel tiaĵo -- de vi, -- kiel ĝi ne povus -- surprizi min!

ARNHOLM
Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi
vojaĝon pro vi.

BOLETTE
Vi venis ĉi tien pro -- pro mi!

ARNHOLM
Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via
patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi
daŭre havis vian antaŭan instruiston en -- en iom pli ol amika
memoro.

BOLETTE
Kiel patro povis skribi tiaĵon!

ARNHOLM
Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi
tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu
min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi,
ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aŭ
imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema
inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin.
Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi
portis por mi.

BOLETTE
Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!

ARNHOLM
Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi ĝin portas en mi,
-- restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la
miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.

BOLETTE
Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.

ARNHOLM
Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu
vi povis decidigi vin, -- nu, fariĝi mia edzino?

BOLETTE
Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia
instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.

ARNHOLM
Nu ja, -- ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la
rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.

BOLETTE
Kiel, vi pensas?

ARNHOLM
Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi
elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en
sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ
sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan,
fidindan amikon. Pri tio estu certa!

BOLETTE
Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- ĉio fariĝis ja nun tute neebla.

ARNHOLM
Ĉu ankaŭ tio neeblas?

BOLETTE
Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la
respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke
nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos
mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!

ARNHOLM
Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?

BOLETTE
Ho, dolorigas pripensi!

ARNHOLM
Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion
laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj
tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.

BOLETTE
Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm.

ARNHOLM
Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa
kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, -- kiun
vi -- eble -- ankaŭ ne amas.

BOLETTE
Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed
tamen --! Aŭ eble tamen --?

ARNHOLM
(rapide) Nu!

BOLETTE
(rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble --.

ARNHOLM
Kio, Bolette!

BOLETTE
Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis.

ARNHOLM
Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole --? Ke vi tamen povus
permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?

BOLETTE
Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro
Arnholm, -- do prefere prenu min.

ARNHOLM
Bolette! Vi tamen volas!

BOLETTE
Jes, -- mi opinias -- ke mi volas.

ARNHOLM
Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!

BOLETTE
Jes. Se vi daŭre opinias, ke -- ke vi devas preni min.

ARNHOLM
Se mi opinias --! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon,
Bolette! Kion vi alie diris, -- via antaŭa dubemo, -- tio ne timigas
min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni
ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!

BOLETTE
Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi
promesis al mi.

ARNHOLM
Jen al kio mi restas.

BOLETTE
Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.

ARNHOLM
Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan
jaron en la lernejo --.

BOLETTE
(silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni
en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne
antaŭtimi pro la stulta enspezo --.

ARNHOLM
Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- ĉu ne, kara
Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Ĉu?

BOLETTE
Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.

ARNHOLM
(metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece
kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj
intime ni du kunvivu, Bolette!

BOLETTE
Jes, ankaŭ mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio ĉi eblos.
(rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!

ARNHOLM
Kio estas, kara?

BOLETTE
Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie.

ARNHOLM
Via patro --?

BOLETTE
Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.

ARNHOLM
Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?

BOLETTE
Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.

ARNHOLM
Jes, se ne estas nura imagaĵo.

BOLETTE
Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble
la pli bona por li.

ARNHOLM
Kara, kiel _tio_ estus la pli bona?

BOLETTE
Jes, ĉar -- certe nenio fariĝos el lia arto. -- Ni foriru antaŭ ol
ili venos.

ARNHOLM
Kore bonvole, mia kara Bolette.

(_Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas de apud la lago.)

HILDE
Hej, -- hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?

ARNHOLM
Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.

(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstre.)

LYNGSTRAND
(ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja
duope. Ĉiam duope.

HILDE
(postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.

LYNGSTRAND
Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?

HILDE
Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn.

LYNGSTRAND
Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.

HILDE
Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ
kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.

LYNGSTRAND
Nu, ne estas sole pro _tio_. Ŝi tamen ne volus akcepti lin.

HILDE
Kiel vi povas tion scii?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.

HILDE
Nur pensi?

LYNGSTRAND
Dum li estas for, jes.

HILDE
Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!

LYNGSTRAND
Povus esti.

HILDE
Ĉu ŝi promesis al vi?

LYNGSTRAND
Jes, imagu, -- ŝi promesis!



Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | Next |

N O P Q R S T
U V W X Y Z 

Your last read book:

You dont read books at this site.