A B C D E F
G H I J K L M 

Total read books on site:
more than 10 000

You can read its for free!


Text on one page: Few Medium Many
Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi
scias.

HILDE
Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.

LYNGSTRAND
Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.

HILDE
Kaj kiam vi revenos hejmen, -- ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj
poste vin edzigi al ŝi?

LYNGSTRAND
Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la
unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro
maljuna por mi, mi pensas.

HILDE
Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj
ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran
vivotaskon. -- Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.

HILDE
Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi
scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND
Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta
virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --.
Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.

HILDE
Vi eble pensas -- ekscita?

LYNGSTRAND
Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia.
(rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino
Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi
havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam
ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos
la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta
kvazaŭ ŝi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli.

HILDE
Ĉu vi tion dezirus?

LYNGSTRAND
Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu ĉi somero --
mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.

HILDE
Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?

LYNGSTRAND
Jes, mi tre ŝatas vin tia.

HILDE
Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras
hele somervestita?

LYNGSTRAND
Jes, tion mi vere ŝatas.

HILDE
Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?

LYNGSTRAND
Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.

HILDE
Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laŭ vi mi aperus en
nigra koloro?

LYNGSTRAND
En nigra, fraŭlino Hilde?

HILDE
Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?

LYNGSTRAND
Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en
nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.

HILDE
(rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. -- Nigra punta kolumo. --
Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.

LYNGSTRAND
Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo --
kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.

HILDE
Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.

LYNGSTRAND
Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin
tiel?

HILDE
Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.

LYNGSTRAND
Ekscite?

HILDE
Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu _jen_!

LYNGSTRAND
(rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!

(_Wangel_ kaj _Ellida_ venas antaŭen apud la lageto.)

WANGEL
Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas!
(vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro
Lyngstrand, -- ĝi ankoraŭ ne estas en vido?

LYNGSTRAND
La granda anglo?

WANGEL
Jes!

LYNGSTRAND
(montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.

ELLIDA
Ah --! Mi ja sciis.

WANGEL
Jam venis!

LYNGSTRAND
Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.

WANGEL
Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas
aŭskulti la muzikon.

LYNGSTRAND
Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.

WANGEL
Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.

HILDE
(flustras al _Lyngstrand_) Ankaŭ tiuj du iras duope.

(Ŝi kaj _Lyngstrand_ iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko
aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)

ELLIDA
Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, -- mi sentas.

WANGEL
Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.

ELLIDA
Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- ĉu vi vidas
lin, Wangel!

(_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la
barilo.)

LA FREMDULO
(salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.

ELLIDA
Jes, jes, jes, -- la horo venis.

LA FREMDULO
Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?

WANGEL
Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.

LA FREMDULO
Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj
valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe.
Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas
vin, ĉu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani?

ELLIDA
(petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!

(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)

LA FREMDULO
Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.

ELLIDA
(tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu
reŝanĝi!

LA FREMDULO
Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.

ELLIDA
(rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min
al vi?

LA FREMDULO
Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?

ELLIDA
Pro tiu promeso, ĉu?

LA FREMDULO
La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi
tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_.

ELLIDA
(malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?

WANGEL
Ellida!

ELLIDA
(ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la
nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!

(_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.)

ELLIDA
(kaŝas sin malantaŭ _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas?

LA FREMDULO
Mi vidas -- kaj mi aŭdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas.

WANGEL
(paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti
por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros
vin de ĉi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- ĉu vi tiam
scias al kio vi riskigos vin?

ELLIDA
Ne, ne, Wangel! Ne tion!

LA FREMDULO
Kion vi volas fari al mi?

WANGEL
Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi
surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.

ELLIDA
Ho, Wangel, -- kiel povas vi --!

LA FREMDULO
Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la
brustpoŝo) -- tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.

ELLIDA
(ĵetas sin antaŭ _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min!

LA FREMDULO
Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar
mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.

ELLIDA
(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li
aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon
kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, -- ĉiujn miajn
pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne
povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, --
por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi!

WANGEL
(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas
for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la
neatingebla, -- ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.

ELLIDA
Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super
mi!

WANGEL
Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun
alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refariĝi.
-- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco.

ELLIDA
(momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, -- vero, -- kion
vi diras! Ĉu tiel vi pensas -- el via plej interna koro!

WANGEL
Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.

ELLIDA
Kaj ĉu vi _povas_? Ĉu vi povas permesi ke tio _okazu_!

WANGEL
Jes, mi povas. Mi povas -- ĉar mi amas vin tiel arde.

ELLIDA
(mallaŭte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligiĝis
al vi!

WANGEL
Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.

ELLIDA
(kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis!

WANGEL
Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas
komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via
ĝusta vivo povas -- remetiĝi sur -- sur sian ĝustan spuron. Ĉar
nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.

ELLIDA
(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al _Wangel_)
Libere kaj -- sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? -- Estas
transformo en tio ĉi!

(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)

LA FREMDULO
Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!

ELLIDA
(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:)
Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!

LA FREMDULO
Vi ne sekvos!

ELLIDA
(kroĉas sin al _Wangel_) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio
ĉi!

WANGEL
Ellida, -- Ellida!

LA FREMDULO
Do finite?

ELLIDA
Jes! Finite por ĉiam!

LA FREMDULO
Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.

ELLIDA
Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, --
kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj
vi min ne plu logas.

LA FREMDULO
Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne
estas pli ol -- trapasinta ŝippereo en mia vivo.

(Li eliras maldekstren.)

WANGEL
(rigardas ŝin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro.
Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?

ELLIDA
Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo
_devis_ veni -- kiam mi povis elekti en libereco.

WANGEL
Kaj la nekonateco, -- ĝi ne logas vin pli?

ELLIDA
Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, -- iri en ĝin, --
se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis
rezigni.

WANGEL
Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en
bildoj -- kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la
maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de
vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.

ELLIDA
Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por
mi.



Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | Next |

N O P Q R S T
U V W X Y Z 

Your last read book:

You dont read books at this site.