Total read books on site: You can read its for free! |
-- Diru, -- ĉu Arnholm venis? BOLETTE Jes, li venis ĉi-nokte. Ni informiĝis en la hotelo. WANGEL Do vi lin ankoraŭ ne vidis? BOLETTE Ne. Sed li certe vizitos nin antaŭtagmeze. WANGEL Jes, li certe faros. HILDE (tiras lin) Paĉjo, rigardu do. WANGEL (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere pompe. BOLETTE Jes, ni bele ornamis, ĉu ne? WANGEL Jes, vere, vere. -- Ĉu -- ĉu ni estas solaj en la domo nun? HILDE Jes, ŝi eliris -- BOLETTE (interrompas) Patrino naĝas. WANGEL (Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas ŝian kapon. Poste li diras iom hezite:) Aŭskultu nun, knabinetoj, -- ĉu vi volas lasi ĉion ĉi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaŭ la flagon supre la tutan tagon? HILDE Ho, tion vi do povas imagi, paĉjo! WANGEL Hm, -- nu ja. Sed vi do -- BOLETTE (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni ĉion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin -- HILDE (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de Bolette, patro! WANGEL (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- estas ja funde tute nature, ke vi memoras ŝin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al ŝi la valizon) Portu ĝin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne ŝatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel ĉiun jaron -- Nu, -- kion diri! Eble ne povas fariĝi alimaniere. HILDE (volas iri tra la ĝardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro. BOLETTE (rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Ĉu vi opinias, ke tiu aĝulo estas Arnholm! WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas! BOLETTE (tien fiksrigardas; mallaŭte, surprizite) Jes, je Dio, ĉu ne ankaŭ mi opinias --! (Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antaŭtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom streĉe, rigardas en la ĝardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.) WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antaŭa loko! ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi. (Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ĝardeno.) ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus. WANGEL Certe ne, mi opinias. ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta. WANGEL Apenaŭ, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naŭ jaroj de kiam vi vidis ŝin lastfoje. Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo. ARNHOLM (ĉirkaŭrigardas) Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ laŭbo -- WANGEL Nu ja, tiel ekstere -- ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianĉpretajn filinojn en la domo. WANGEL Ho, fianĉpreta estas ja nur la unua. HILDE (duonlaŭte) Aŭskultu do patron! WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol ĉi tie. Bonvolu. ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro. (Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la balancseĝo.) WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Ĉar vi aspektas iom streĉe post la vojaĝo. ARNHOLM Ho, ne gravas. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo -- BOLETTE (al _Wangel_) Ĉu ni alportu sodakvon kaj sukon en la ĝardenĉambron? Ĉi tie baldaŭ fariĝos tro varme. WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon. BOLETTE Ĉu ankaŭ konjakon? WANGEL Nur iometon. Se iu dezirus. BOLETTE Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo. (_Bolette_ iras en la ĝardenĉambron fermante la pordon post si. _Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ĝardeno malantaŭ la domo.) ARNHOLM (kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi. WANGEL (eksidas) Jes, vi trovas. ARNHOLM Jes, estas eĉ surprize pri Bolette. Ja ankaŭ pri Hilde. -- Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Ĉu vi intencas loĝi ĉi tie vian tutan vivdaŭron? WANGEL Ho jes, estos tiel. Ĉi tie mi naskiĝis kaj brediĝis, kiel oni diras. Ĉi tie mi vivis feliĉe kun ŝi, kiu forpasis de ni tiel frue. Ŝi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm. ARNHOLM Jes -- jes. WANGEL Kaj nun mi vivas ĉi tie feliĉa kun ŝi, kiun mi ricevis anstataŭe. Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi. ARNHOLM Sed neniun infanon en via dua geedziĝo? WANGEL Ni ricevis knabeton antaŭ du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj. ARNHOLM Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ? WANGEL Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero. ARNHOLM Ĉu pro iu malsano? WANGEL Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi. Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu. ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte. WANGEL (kun preskaŭ nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik. ARNHOLM Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo. WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas ŝin "La sinjorino el la maro". ARNHOLM Ĉu? WANGEL Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por ŝi. ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii? WANGEL Certe jes. VOĈO DE ELLIDA (aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre) Ĉu estas vi, Wangel! WANGEL (ekstaras) Jes, kara. (_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj ĉe la laŭbo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.) WANGEL (ridetas kaj etendas la manojn al ŝi) Nu, jen la sinjorino el la maro! ELLIDA (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis? WANGEL Ĵus nun. Antaŭ momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu pasintan konaton --! ELLIDA (donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme. ARNHOLM Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj. WANGEL La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu? ELLIDA Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj. ARNHOLM Malsana? ELLIDA Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin. WANGEL (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon. ARNHOLM Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al ĉio kio apartenas al ĝi. ELLIDA Ho jes, eble. Eĉ mi mem ja kredas. -- Sed ĉu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi? WANGEL (embarasata) Hm --. (rigardas sian horloĝon) Mi ja baldaŭ devas -- ARNHOLM Ĉu vere estas por mi --? ELLIDA Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas ĉiutage. -- Uh, -- kiel sufoke varme estas sub tiu ĉi plafono! (malsupreniras en la ĝardenon) Venu ĉi tien! Ĉi tie estas almenaŭ iometa venteto. (Ŝi eksidas en la laŭbo.) ARNHOLM (eniras) Ŝajnas al mi, ke la venteto estas sufiĉe freŝa. ELLIDA Jes, vi, kiu kutimiĝis al la naŭza ĉefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, laŭdire. WANGEL (kiu ankaŭ iris en la ĝardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto. ELLIDA Ĉu aferoj? WANGEL Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaŭ devas ŝanĝi vestojn. Sed ne daŭros longe -- ARNHOLM (eksidas en la laŭbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon. WANGEL (kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- ĝis revido! (Li iras tra la ĝardeno maldekstren.) ELLIDA (post mallonga silento) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone sidi ĉi tie? ARNHOLM Nun mi sidas bone. ELLIDA La laŭbo nomiĝas _mia_ laŭbo. Ĉar estas mi, kiu farigis ĝin. Aŭ pli ĝuste Wangel -- por mi. ARNHOLM Kaj ĉi tie vi do kutimas sidi? ELLIDA Jes, ĉi tie mi pleje sidas dumtage. ARNHOLM Kun la knabinetoj? ELLIDA Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando. ARNHOLM Kaj Wangel mem? ELLIDA Ho, Wangel, li iras tien kaj ĉi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj. ARNHOLM Ĉu estas vi kiu deziras tian aranĝon? ELLIDA Mi opinias, ke ĉiuj partoj kontentiĝas per tiu aranĝo. Ni povas ja ĵeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion por diri. ARNHOLM (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam --. ELLIDA Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie. ARNHOLM Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, ĉar via patro laŭ li baptigis vin per ŝipnomo kaj ne per kristana homa nomo -- ELLIDA Jes, kaj kiel do? ARNHOLM Mi tute ne estus kredinta renkonti vin ĉi tie kiel sinjorino Wangel. ELLIDA Ne, ĉar tiam Wangel ja ankoraŭ ne estis --. Tiam ja ankoraŭ vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino -- ARNHOLM Nu jes, jes. Sed eĉ se tiel ne estus --. Eĉ se li estus libera kaj ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel. ELLIDA Ankaŭ mi ne. Vere neniam -- tiam. ARNHOLM Wangel estas ja ĝentila. Honesta. Kore bonvola al ĉiuj homoj -- ELLIDA (varme kaj kore) Jes, li vere estas! ARNHOLM -- sed ŝajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi. ELLIDA Vi pravas. Li ja estas. ARNHOLM Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis! ELLIDA Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |