Total read books on site: You can read its for free! |
Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizaĝo. Li komencas tiri kaj ŝiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li faris tute silente, silente. ELLIDA Li nenion diris? Li ne parolis? LYNGSTRAND Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaŭ parolis al si mem: Edziniĝis. Kun alia viro. Dum mi estis for. ELLIDA (fermas la okulojn kaj diras mallaŭte) Tion li diris? LYNGSTRAND Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro. ELLIDA Kaj poste? Kio okazis poste? LYNGSTRAND Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. Ĉar li aldonis, -- ankaŭ tio silente: -- Sed mia ŝi estas, kaj mia ŝi fariĝu. Kaj min ŝi sekvu, eĉ se mi venu hejmen por serĉi ŝin kiel droninta viro el la nigra maro. ELLIDA (verŝas al si akvon. Ŝia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme estas hodiaŭ -- LYNGSTRAND Kaj tion li diris per tia vola forto, ke ŝajnis al mi ke li estas viro por tion plenumi. ELLIDA Ĉu vi scias -- pri la sorto de tiu viro? LYNGSTRAND Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas. ELLIDA (rapide) Kial vi tion opinias! LYNGSTRAND Jes, ĉar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi lokon en la granda savboato kun la ŝipestro kaj kvin aliaj. La direktisto prenis la malantaŭan boateton. Lin sekvis la usonano kaj iu alia. ELLIDA Kaj de ili oni nenion plu aŭdis? LYNGSTRAND Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto ĵus skribis tion en letero. Sed ĝuste tial mi multe ŝatus fari artaĵon pri tio. La malfidelan maristedzinon mi vive bildigas antaŭ mi. Kaj ankaŭ la venĝanto, kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaŭ tute klare. ELLIDA Ankaŭ mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aŭ prefere malsupren al Wangel! Estas ja preme varme. (Ŝi iras el la laŭbo.) LYNGSTRAND (kiu ankaŭ ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus viziteton pro la datreveno. ELLIDA Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaŭ, kaj dankon pro la floroj. (_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.) ARNHOLM (proksimiĝas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio ĉi kore tuŝis vin, kara sinjorino Wangel. ELLIDA Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam -- ARNHOLM Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi. ELLIDA (rigardas lin surprize) Atendi! ARNHOLM Jes, ŝajnas al mi. ELLIDA Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni! ARNHOLM Sed pro Dio --! Ĉu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto --? ELLIDA Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza. ARNHOLM Do estas tiu babilaĵo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj mi, kiu kredis, ke -- ELLIDA Kion vi kredis? ARNHOLM Kompreneble mi kredis, ke estis nur ŝajnigo de vi. Ke vi ĉagreniĝis, ĉar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en kiu vi ne partoprenas. ELLIDA Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon sole por mi mem. ARNHOLM Ŝajnas al mi, ke vi tamen rajtas. ELLIDA Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaŭ mi vivas en io, -- al kio la aliaj estas eksteraj. ARNHOLM Vi! (pli mallaŭte) Ĉu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne amas vian edzon! ELLIDA Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Ĝuste tial tio ĉi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --! ARNHOLM Vi nun konfidu viajn ĉagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, ĉu, sinjorino Wangel? ELLIDA Mi ne povas, kara amiko. Almenaŭ ne nun. Eble poste. (_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la ĝardenon.) BOLETTE Nun patro venas el la oficejo. Ĉu ni do ne devus sidiĝi en la ĝardena ĉambro? ELLIDA Jes, ni faru. (_Wangel_, en ŝanĝita vestaĵo, venas kune kun _Hilde_ de maldekstre de malantaŭ la domo.) WANGEL Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io malvarmeta. ELLIDA Atendu iomete. (Ŝi iras en la laŭbon kaj serĉas la bukedon.) HILDE Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin? ELLIDA Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde. HILDE (ekmiras) De Lyngstrand? BOLETTE (maltrankvila) Ĉu Lyngstrand venis -- denove? ELLIDA (kun rideto) Jes. Li venis kun tiu ĉi. Okaze de la datreveno, vi komprenas. BOLETTE (ekrigardas al _Hilde_) Ah --! HILDE (murmuras) La besto! WANGEL (embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi, mia kara, bona, benita Ellida -- ELLIDA (interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en akvon kune kun la aliaj. (Ŝi supreniras sur la verandon.) BOLETTE (mallaŭte al _Hilde_) Ho, ŝi do tamen estas ĝentila. HILDE Simiaĵoj! Ŝi nur volas intimiĝi kun patro. WANGEL (supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon -- dankon! Koran dankon pro tio ĉi, Ellida! ELLIDA (ordigas la florojn) Nu do, -- ĉu ne ankaŭ mi estu kune kun vi por -- por honori la datrevenon de patrino? ARNHOLM Hm --. (Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas en la ĝardeno.) DUA AKTO (Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.) (_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.) BALLESTED (montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, -- dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen und so herunter -- (Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.) (_Hilde_ venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantaŭen. Iom poste venas _Bolette_ la saman vojon.) BOLETTE Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand? HILDE Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu, kiel li rampas supren. BOLETTE Ho, vi ja scias kiel malsana li estas. HILDE Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere? BOLETTE Jes, mi opinias. HILDE Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li. BOLETTE Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, -- aŭ io tia. Li ne vivos longe, diris patro. HILDE Ĉu tion li diris! Imagu, -- ĝuste kion mi pensis. BOLETTE Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu. HILDE Ho, kial vi tiel pensas. (duonlaŭte) Jen vidu, -- nun Hans fine krablis al la supro. Hans --. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomiĝas Hans? BOLETTE (flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas! (_Lyngstrand_ venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.) LYNGSTRAND Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide kiel vi. HILDE Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon? LYNGSTRAND Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon. Ĉar mi neniun kunportis. BOLETTE Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj? LYNGSTRAND Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino. HILDE (lin rigardante) Vi nun estas sufiĉe laca. LYNGSTRAND Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton. (Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.) HILDE (staras antaŭ li) Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo? LYNGSTRAND Jes, mi aŭdis paroli pri tio. HILDE Vi certe ŝatas danci, ĉu ne? BOLETTE (kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun Lyngstrand regajni la spiron. LYNGSTRAND (al _Hilde_) Jes, fraŭlino, mi volus danci -- se mi povus. HILDE Ĉu? Vi do neniam lernis? LYNGSTRAND Ankaŭ tion ne. Sed pri _tio_ mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne povas pro la brusto. HILDE Pro tiu difekto, kiel vi diras? LYNGSTRAND Jes, estas tial. HILDE Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto? LYNGSTRAND Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Ĉar estas pro tio, ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj al mi, mi kredas. HILDE Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera. LYNGSTRAND Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro. HILDE Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos. LYNGSTRAND Jes ja. Tiam mi saniĝos. BOLETTE (kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn ĉi en la butontruon. LYNGSTRAND Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi. HILDE (rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo. BOLETTE (Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon. LYNGSTRAND (ekstaras) Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili. HILDE Tiam vi devas tre laŭte krii. BOLETTE Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca. LYNGSTRAND Ho, malsupren estas facile. (Li eliras dekstren.) HILDE Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li eĉ saltas! Kaj li ne memoras, ke poste li devas supreniri. BOLETTE Kompatindulo --. HILDE Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus? BOLETTE Ĉu vi freneziĝis? HILDE Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi _tiam_ akceptus lin? BOLETTE Mi opinias, ke estus pli bone ke _vi_ prenus lin. HILDE Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por vivteni sin. BOLETTE Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li? HILDE Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto. BOLETTE Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro _tio_. HILDE Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente. BOLETTE Kio? HILDE Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |