A B C D E F
G H I J K L M 

Total read books on site:
more than 10 000

You can read its for free!


Text on one page: Few Medium Many
Ĝi kunportas la rememorigon pri la
venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la
homan ĝojon, -- kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la
fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite --

BOLETTE
Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis
ĝoja kaj gaja --

ELLIDA
Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi -- estas stulte de mi.
(ĉirkaŭrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide
promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara
Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?

ARNHOLM
Jes, volonte.

ELLIDA
Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin --

ARNHOLM
Ne povas vidi lin --?

ELLIDA
Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori,
kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. -- Estas
terure embarase. Sed iru!

(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.)

BOLETTE
(al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias --

ARNHOLM
Ho, ĉu? Mi certe --

BOLETTE
(duonlaŭte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas
sur la ŝipo.

ARNHOLM
Timas?

BOLETTE
Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja
estas restoracio tie --

ARNHOLM
Ah! Jes, venu.

(Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.)

(_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas
mallaŭte kaj interrompe al si mem.)

(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda
_vojaĝvestita viro_. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon.
Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la
ŝultro.)

LA FREMDULO
(iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li
vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras
mallaŭte:) Bonan vesperon, Ellida!

ELLIDA
(turnas sin kaj krias) Ho kara, -- ĉu vi fine venas!

LA FREMDULO
Jes, fine.

ELLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun
ĉi tie?

LA FREMDULO
Vi ja certe komprenas.

ELLIDA
(ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas?

LA FREMDULO
Mi ja serĉas vin.

ELLIDA
(ekskuiĝas) Aah --! (fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen
kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj!

LA FREMDULO
Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.

ELLIDA
La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!

LA FREMDULO
Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.

ELLIDA
(tenas la manon antaŭ la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!

LA FREMDULO
(klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla
vaporŝipo.

ELLIDA
(ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?

LA FREMDULO
Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus --

ELLIDA
Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu ĉi tien! Mi ja
skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!

LA FREMDULO
(neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi
ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.

ELLIDA
Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?

LA FREMDULO
Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.

ELLIDA
(retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu _tion_ vi intencas!

LA FREMDULO
Jes, kompreneble.

ELLIDA
Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!

LA FREMDULO
Mi scias.

ELLIDA
Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- serĉi min!

LA FREMDULO
Jes, kompreneble.

ELLIDA
(kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura,
terura --!

LA FREMDULO
Ĉu eble vi ne volas?

ELLIDA
(konfuzita) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Mi demandas ĉu vi eble ne volas?

ELLIDA
Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi
nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas.

LA FREMDULO
(transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do,
Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.

ELLIDA
(volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj
apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne
proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!

LA FREMDULO
(singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min,
Ellida.

ELLIDA
(ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Ne timu. Ne timu.

(_Doktoro Wangel_ venas tra la ĝardeno de maldekstre.)

WANGEL
(ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.

ELLIDA
(kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, --
savu min! Savu min vi -- se vi povas!

WANGEL
Ellida, -- kio je Dio --!

ELLIDA
Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!

WANGEL
(alrigardas) La viro _tie_? (proksimiĝas) Permesu demandon, --
kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?

LA FREMDULO
(indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.

WANGEL
Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi aŭdis, ke fremda
viro venis en la korton por vin demandi.

LA FREMDULO
Jes, estis mi.

WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin,
Ellida?

ELLIDA
(mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!

WANGEL
(rapide) Nu!

ELLIDA
Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --!

WANGEL
Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam
--?

LA FREMDULO
Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel
nomiĝas.

WANGEL
Ĉu ne?

LA FREMDULO
Nun ne plu, ne.

WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la
lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi
devas ja ankaŭ scii.

LA FREMDULO
Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.

ELLIDA
(streĉe) Kiel vi sciiĝis?

LA FREMDULO
Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu
ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.

ELLIDA
(rigardas antaŭen) La geedziĝo --. Do _tio_ estis --

LA FREMDULO
Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaŭ
estis geedziĝo, Ellida.

ELLIDA
(frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho --!

WANGEL
Kiel vi kuraĝas --!

LA FREMDULO
Vi tion forgesis, ĉu?

ELLIDA
(sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!

WANGEL
(paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge,
-- ĉar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas ĉi tie? Kial
vi venas por trovi mian edzinon?

LA FREMDULO
Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue.

WANGEL
Ellida --! Nun denove!

LA FREMDULO
Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus.

WANGEL
Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne
estas kutimo ĉe ni.

LA FREMDULO
Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al _mi_ --

WANGEL
Al _vi_! Ankoraŭ --!

ELLIDA
(kaŝas sin malantaŭ _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min!

WANGEL
Al _vi_! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu!

LA FREMDULO
Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?

WANGEL
Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn
leterojn. Vi do mem scias.

LA FREMDULO
Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same
decide kiel geedziĝo.

ELLIDA
Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun
vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!

WANGEL
Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj
konstrui iun rajton sur tia infanludo.

LA FREMDULO
Ĝuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne
havas.

WANGEL
Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni
ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo!

LA FREMDULO
Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni
libervole.

ELLIDA
(ekmiras kaj ekdiras) Libervole --!

WANGEL
Kaj tion vi povus imagi al vi --!

ELLIDA
(al si mem) Libervole --!

WANGEL
Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi.

LA FREMDULO
(rigardas sian brakhorloĝon) Baldaŭ estas tempo iri surŝipen.
(paŝon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon.
(ankoraŭ pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.

ELLIDA
(petante, iras malantaŭen) Ho, ne tuŝu min!

LA FREMDULO
Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte --

WANGEL
Estas nenio por pripensi. Foriru!

LA FREMDULO
(daŭre al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la
fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi.
Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon
kun vi sola, vi komprenas.

ELLIDA
(mallaŭte, tremante) Ho, vi aŭdas, Wangel!

WANGEL
Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.

LA FREMDULO
Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte.

ELLIDA
(petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu!

LA FREMDULO
Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron --

ELLIDA
Ho, ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo.

WANGEL
Iru en la domon, Ellida.

ELLIDA
Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!

LA FREMDULO
Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la
tuta afero estos finita.

ELLIDA
(_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por
ĉiam --?

LA FREMDULO
(kun kapsigno) Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos
al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu
aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam.

ELLIDA
(spiras maltrankvile) Hoh --!

LA FREMDULO
Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. (transpaŝas la barilon,
haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar
tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin.

(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.)

ELLIDA
(tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris,
ke libervole mi sekvu lin.

WANGEL
Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.

ELLIDA
Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte.

WANGEL
Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu.

ELLIDA
(skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.

WANGEL
Jes, kara, -- fidu min.

ELLIDA
(cerbumante, ne lin aŭskultante) Post kiam li estos estinta ĉi tie
-- morgaŭ nokte --?



Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | Next |

N O P Q R S T
U V W X Y Z 

Your last read book:

You dont read books at this site.