Total read books on site: You can read its for free! |
Kaj silento ĝis tiam — PLENRAJTIGITO KRAP Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, ĝin Vi ricevos. (Li eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato.) KONSULO BERNICK (duonlaŭte) Indignige! Sed ĉu? Ja ne eblas, — neimageble! (Ĝuste kiam li volas iri en sian ĉambron, _Hilmar Tønnesen_ venas de dekstre.) HILMAR TØNNESEN Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca asocio hieraŭ. KONSULO BERNICK Ho, dankon. HILMAR TØNNESEN Estis ja glora venko, mi aŭdas; la venko de la inteligenta civitana animo super la egoismo kaj la antaŭjuĝo, — kvazaŭ franca razio kontraŭ la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj ĉi tie — KONSULO BERNICK Ja, ja, lasu tion. HILMAR TØNNESEN Sed la decida batalo ankoraŭ ne estas frapita. KONSULO BERNICK En la fervoja afero vi pensas? HILMAR TØNNESEN Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta? KONSULO BERNICK (streĉite) Ne! Kio estas _tio_? HILMAR TØNNESEN Li ja kroĉis sin al la onidiro, kiu disvastiĝas, kaj el tiu li volas fari gazetartikolon. KONSULO BERNICK Kiu onidiro? HILMAR TØNNESEN Kompreneble pri la grandaj aĉetoj de bienoj laŭ la flanka fervojo. KONSULO BERNICK Kion vi diras? Ĉu tia onidiro disvastiĝas? HILMAR TØNNESEN Jes, iras tra la tuta urbo. Mi aŭdis ĝin en la klubo, kie mi faris viziteton. Unu el niaj advokatoj laŭdire estas en tuta silento komisie aĉetinta ĉiujn arbarbienojn, ĉiujn ercejojn, ĉiujn akvofalojn — KONSULO BERNICK Kaj ne diriĝas por kiu? HILMAR TØNNESEN En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu scietiĝis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaŭ ol la prezoj de la bienoj kreskus — Ĉu ne estas indignige — uf! KONSULO BERNICK Indignige? HILMAR TØNNESEN Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiaĵo! Nun do eksterurbanoj eltiros la profiton. KONSULO BERNICK Sed estas ja nur hazarda onidiro. HILMAR TØNNESEN Oni tamen kredas ĝin, kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ redaktoro Hammer kompreneble volas fiksnajli ĝin kiel fakto. Estas jam ĝenerala inciteco tie. Mi aŭdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro konfirmiĝas, ili forstrekos sin el la listoj. KONSULO BERNICK Neeble! HILMAR TØNNESEN Ĉu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian entreprenon? Ĉu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke —? KONSULO BERNICK Neeble, mi diras; _tiom_ da civitana virto tamen troviĝas en nia eta komunumo — HILMAR TØNNESEN Ĉi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi juĝas aliulojn laŭ vi mem. Sed mi, kiu estas sufiĉe sperta observanto —. Ne estas unu, — kompreneble krom ni, — eĉ ne unu, mi diras, kiu tenas la standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin! KONSULO BERNICK Kiujn? HILMAR TØNNESEN La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je Dio, ĉu ne estas la ŝipestro de “Indian Girl”. Uf! KONSULO BERNICK Kion ili volas pri _li_? HILMAR TØNNESEN Ho, estas ja sufiĉe konvena socio. Li laŭdire estis sklavkomercisto aŭ rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj multaj jaroj. KONSULO BERNICK Mi diras al vi, ke estas ege malĝuste pensi tiel pri ili. HILMAR TØNNESEN Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin sur la nukon; tial mi ĝustatempe — (iras al la pordo maldekstre) (_Fraŭlino Hessel_ venas de dekstre.) FRAŬLINO HESSEL Nu, Hilmar, ĉu estas mi, kiu pelas vin el la ĉambro? HILMAR TØNNESEN Tute ne; ĵus nun urĝas; mi parolos kun Betty. (iras en la malantaŭan ĉambron maldekstre) KONSULO BERNICK (post mallonga silento) Nu, Lona? FRAŬLINO HESSEL Jes. KONSULO BERNICK Kiel mi aspektas por vi hodiaŭ? FRAŬLINO HESSEL Kiel hieraŭ. Mensogo pli ol malpli — KONSULO BERNICK Vi devas klariĝi en tio ĉi. Kien Johan iris? FRAŬLINO HESSEL Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro. KONSULO BERNICK Post tio kion vi aŭdis hieraŭ, vi komprenas, ke mia tuta estado estas detruita, se la vero venos en la lumon. FRAŬLINO HESSEL Mi tion komprenas. KONSULO BERNICK Estas kompreneble memsekvo, ke _mi_ ne faris min kulpa en tiu krimo, pri kiu onidiras. FRAŬLINO HESSEL Estas memkompreneble. Sed kiu estas la ŝtelisto? KONSULO BERNICK Ne estis iu ŝtelisto. Ne ŝteliĝis iu mono; eĉ ne ŝilingo malaperis. FRAŬLINO HESSEL Kiel? KONSULO BERNICK Eĉ ne ŝilingo, mi diras. FRAŬLINO HESSEL Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan —? KONSULO BERNICK Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi volas nenion prisilenti por vi. _Mi_ havas mian parton en la kulpo, ke la onidiro disvastiĝis. FRAŬLINO HESSEL Vi? Kaj tion vi povis fari kontraŭ li, kiu por vi —! KONSULO BERNICK Vi ne juĝu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al vi tion hieraŭ. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon implikigita en serio de malsaĝaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj aldoniĝis; kvazaŭis ke ĉiuj malbonoj sturmis kontraŭ nin; nia firmao estis ĉe ruiniĝo. Mi estis duone nepripensema kaj duone malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kaŭzis ke Johan forvojaĝis. FRAŬLINO HESSEL Hm — KONSULO BERNICK Vi certe povas imagi al vi, kiel ĉiaj onidiroj cirkuliĝis, kiam vi kaj li estis for. Tio ĉi ne estis lia unua malsaĝeco, oni rakontis. Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke _ŝi_ ricevis ĝin. Samtempe ne kaŝiĝis, ke nia firmao spertis malfacilaĵojn pagi siajn ŝuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klaĉantoj kunligis tiujn du onidirojn? Kiam ŝi restis ĉi tie kaj vivis en malriĉeco, oni pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la onidiro ĉiam pligrandigis la sumon. FRAŬLINO HESSEL Kaj vi, Karsten —? KONSULO BERNICK Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon. FRAŬLINO HESSEL Vi pluen disvastigis ĝin? KONSULO BERNICK Mi ne kontraŭdiris ĝin. La kreditoroj komencis treti al ni pli proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonŝanco estis nin frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; ĉiu ekhavus sian bonhavon. FRAŬLINO HESSEL Kaj ĉiu ekhavis sian bonhavon? KONSULO BERNICK Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi nun estas. FRAŬLINO HESSEL Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas. KONSULO BERNICK Al kiu tio damaĝis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni. FRAŬLINO HESSEL Vi demandas, ĉu kiun ĝi damaĝis. Rigardu en vin mem, kaj diru al mi, ĉu vi mem ne kaptis damaĝon. KONSULO BERNICK Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en ĉiu ajn almenaŭ unu nigran punkton, kiun li devas kaŝi. FRAŬLINO HESSEL Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio! KONSULO BERNICK La socio ne havas pli bonajn. FRAŬLINO HESSEL Kiom gravas, ke tia socio subteniĝas aŭ ne? Pri kio temas en tio ĉi? La ŝajno kaj la mensogo — kaj nenio alia. Jen vi vivas, la plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj ĝojo, en potenco kaj honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon. KONSULO BERNICK Ĉu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraŭ li? Kaj ĉu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari ĝin? FRAŬLINO HESSEL Per kio? Parolante? KONSULO BERNICK Ĉu tion vi povus postuli? FRAŬLINO HESSEL Kio alia povus rebonigi tian maljustaĵon? KONSULO BERNICK Mi estas riĉa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn — FRAŬLINO HESSEL Jes, ofertu al li monon, kaj vi aŭdos, kion li respondos. KONSULO BERNICK Ĉu vi konas liajn intencojn? FRAŬLINO HESSEL Ne, post hieraŭ li estas silenta. Estas kvazaŭ ĉio tio faris lin matura viro. KONSULO BERNICK Mi devas paroli kun li. FRAŬLINO HESSEL Jen li estas. (_Johan Tønnesen_ venas de dekstre.) KONSULO BERNICK (al li) Johan —! JOHAN TØNNESEN (deturnante) Unue _mi_. Hieraŭ matene mi donis al vi mian vorton por silenti. KONSULO BERNICK Vi tion faris. JOHAN TØNNESEN Sed tiam mi ankoraŭ ne sciis — KONSULO BERNICK Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson — JOHAN TØNNESEN Ne bezoniĝas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis potencon super sendefenda nomo kaj famo —. Nu, mi ne ege imputas al vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli. KONSULO BERNICK Kaj ĝuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne _povas_ paroli nun. JOHAN TØNNESEN Mi ne ĝenas min pro la fikciaĵoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina fariĝu mia edzino, kaj ĉi tie, en ĉi tiu urbo, mi volas vivi kaj loĝi kaj konstrui kun ŝi. FRAŬLINO HESSEL Vi jenon volas? KONSULO BERNICK Kun Dina! Kiel via edzino? Ĉi tie en la urbo! JOHAN TØNNESEN Jes, ĝuste ĉi tie; mi volas resti ĉi tie por spiti ĉiujn tiujn mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni ŝin, estas necese, ke vi liberigu min. KONSULO BERNICK Ĉu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaŭ samtempe prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj libroj tiam ne tiel akurate teniĝis. Kaj eĉ se mi povus, — kion per tio gajniĝus? Ĉu mi ne almenaŭ starus kiel la homo, kiu iam savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon kaj ĉiujn la aliaĵojn fiksiĝi, sen esti farinta paŝon kontraŭe? Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio ĉi frakasus min ĝisfunde. JOHAN TØNNESEN Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun ŝi en ĉi tiu urbo. KONSULO BERNICK (sekigas la ŝviton de la frunto) Aŭskultu, Johan, — kaj ankaŭ vi, Lona. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | 16 | | 17 | | 18 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |