Total read books on site: You can read its for free! |
Tio ĉi vere estas ardiga momento. KOMERCISTO VIGELAND Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ĉiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato kun adjunkto Rørlund antaŭe. KONSULO BERNICK Ke ili venu, mi diras! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Sed aŭskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas — KONSULO BERNICK Kiel? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo. KONSULO BERNICK Ne dankon; ĉi-vespere mi mem parolos. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Sed ĉu vi ankaŭ scias, kion vi devas diri? KONSULO BERNICK Jes, fidu min, Rummel, — nun mi scias, kion mi devas diri. (La muziko dumtempe ĉesis. La ĝardena pordo malfermiĝas. _Adjunkto Rørlund_ antaŭanta la festkomitaton entretas, akompanata de _kelkaj dungitaj servistoj_, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas _la burĝoj de la urbo_ el ĉiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidiĝas ekstere en la ĝardeno kaj sur la strato.) ADJUNKTO RØRLUND Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu pentriĝas en via vizaĝo, ke ni ĉi tie kiel neatenditaj gastoj ŝovas nin enen al vi en vian feliĉan familian rondon, en vian pacan hejmon, ĉirkaŭita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj. Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas la unua fojo, ke tiaĵo okazas, tamen la unua fojo en tia vasta mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Ĉi tiun fojon ni salutas Vin ĉefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman, eĉ memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno, kiu laŭ la opinio de ĉiuj spertuloj donos potencan antaŭenpuŝon al la prospero kaj bonstato de tiu ĉi socio. VOĈOJ INTER LA AMASO Bravo, bravo! ADJUNKTO RØRLUND Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia urbo. Ĉi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankaŭ ne pri Via senmakula morala konduto entute. Tiaĵoj estu referencitaj al la sekreta ĉambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri via burĝa aktiveco, tia, kia ĝi kuŝas malferma al ĉiuj okuloj. Bone ekipitaj ŝipoj velas el viaj ŝipfarejoj, kaj montras la flagon sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj feliĉa laboristaro estimas vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn branĉojn vi fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj — Vi estas la fundamenta kolono de tiu ĉi socio en eminenta signifo. VOĈOJ Aŭskultu, aŭskultu, bravo! ADJUNKTO RØRLUND Kaj ĝuste ĉi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas ĉiun vian konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en ĉi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni — jes, mi ne hezitas mencii la vorton prozaĵe kaj rekte — fervojon. MULTAJ VOĈOJ Bravo! Bravo! ADJUNKTO RØRLUND Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilaĵojn, precipe diktitajn de malvastaj egoismaj celoj. VOĈOJ Aŭskultu; aŭskultu! ADJUNKTO RØRLUND Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia socio, estas antaŭvenintaj al la laboremaj burĝoj de nia loko, kaj ekposediĝis de certaj avantaĝoj, kiuj rajte venus profite al nia propra urbo. VOĈOJ Jes, jes! Aŭskultu! ADJUNKTO RØRLUND Tiu bedaŭrinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste daŭrigas vian entreprenon, bone sciante, ke ŝtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo. DIVERSAJ VOĈOJ Hm! Ne; ne! Jes; jes! ADJUNKTO RØRLUND Do estas la homo kiel burĝo en la ŝtato, — la viro kiel li estu kaj devas esti, — al kiu ni ĉi-vespere en vi salutu. Ke via entrepreno fariĝu al vera kaj daŭra prospero por tiu ĉi socio! La fervojo certe povos fariĝi vojo per kiu ni riskos alkonduki ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankaŭ fariĝi vojo, kiu rapide kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne povas, eĉ nun, teni nin liberaj. Sed ke ni ĝuste nun ĉi tiun festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli rapide ol atendite, kvitiĝis de tiaj elementoj — VOĈOJ Tŝŝ! Tŝŝ! ADJUNKTO RØRLUND — tion mi prenas kiel feliĉa antaŭdiro por la entrepreno. Ke mi tuŝas tiun punkton ĉi _tie_, montras ke ni troviĝas en domo, kie la etika postulo metiĝas pli alten ol la familia ligo. VOĈOJ Aŭskultu! Bravo! KONSULO BERNICK (samtempe) Permesu al mi — ADJUNKTO RØRLUND Nur malmultaj vortoj ankoraŭ, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en ĉi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem el ĝi tirus realan avantaĝon. Sed etan signon de la rekonado de viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu ĉi grava momento, kiam ni, laŭ la certigo de spertaj homoj, staras ĉe la komenco de nova tempo. MULTAJ VOĈOJ Bravo! Aŭskultu! Aŭskultu! (Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas, elprenas kaj prezentas la aĵojn pri kiuj paroliĝos.) ADJUNKTO RØRLUND Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi arĝentan kafoservicon. Ke ĝi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antaŭe, kolektiĝos en tiu ĉi gastama domo. Kaj ankaŭ Vin, miaj sinjoroj, kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas akcepti etan memoraĵon. Tiu ĉi arĝenta pokalo estas por Vi, grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado de pokaloj defendis la burĝajn interesojn de tiu ĉi socio; ke vi ofte trovu indajn okazaĵojn por levi kaj malplenigi ĉi tiun pokalon. — Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun ĉi albumon kun fotografaĵoj de kuncivitanoj. Via konata kaj rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn ene en ĉiuj partioj en la socio. — Kaj al Vi, sinjoro komercisto Vigeland, por ornamaĵo en via sekreta ĉambreto, mi povas prezenti tiun ĉi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto; Via agado en la ĉiutagaĵoj dum vico da jaroj estis purigita kaj nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. (turnas sin al la amaso) Kaj per tio ĉi, miaj amikoj, vivuon por konsulo Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio! LA TUTA KUNVENARO Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura! FRAŬLINO HESSEL Bonfeliĉon, bofrato! (Atendoplena silento.) KONSULO BERNICK (komencas serioze kaj malrapide) Miaj kuncivitanoj, — per via prezidanto diriĝis, ke ni staras antaŭ la komenco de nova tempo, — kaj mi esperas ke fariĝos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi al ni la veron, — la veron, kiu ĝis ĉi-vespere, ĝenerale kaj en ĉiuj rilatoj, estis sendoma en tiu ĉi socio. (Surprizo inter la ĉirkaŭstarantoj.) KONSULO BERNICK Mi devas nun komenci refutante la laŭdvortojn, per kiuj Vi, adjunkto, laŭ kutimo kaj uzo ĉe tiaj okazaĵoj, superŝutis min. Mi ne meritas ilin; ĉar ĝis hodiaŭ mi ne estis iu malegoisma viro. Eĉ se mi ne ĉiam aspiris monan avantaĝon, mi tamen estas konscia, ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestiĝo estis la motiva potenco en la plimulto de miaj agoj. GRANDKOMERCISTO RUMMEL (duonlaŭte) Kio nun? KONSULO BERNICK Vidalvide al miaj samburĝanoj mi ne riproĉas min; ĉar mi kuraĝas ekstari en la antaŭa linio inter la plej lertaj ĉi tie ĉe ni. MULTAJ VOĈOJ Jes, jes, jes! KONSULO BERNICK Sed tio, pro kio mi riproĉas min mem estas, ke mi ofte pro malforteco agis inside, ĉar mi konis kaj timis la emon de nia socio videti malpurajn motivojn malantaŭ ĉio, kion homo ĉi tie entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion ĉi. GRANDKOMERCISTO RUMMEL (maltrankvila) Hm — hm! KONSULO BERNICK Disvastiĝas onidiroj pri grandaj aĉetoj de bienoj supre en la lando. Tiujn bienojn mi aĉetis, ĉiujn, mi sola. DUONLAŬTAJ VOĈOJ Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick? KONSULO BERNICK Ĝis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni samopiniis pri — GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne estas vero! Pruvo — pruvo —! KOMERCISTO VIGELAND Ni ne samopiniis pri io ajn! KOMERCISTO SANDSTAD Ne, nun mi do devas diri — KONSULO BERNICK Estas tute ĝuste; ni ankoraŭ ne samopiniis pri tio, kion mi volis mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordiĝos kun mi, kiam mi rakontos, ke mi ĉi-vespere samopiniis kun mi mem, ke ĉi tiuj bienoj ofertiĝos al ĝenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu volas, povas preni parton en ili. MULTAJ VOĈOJ Hura! Vivu konsulo Bernick! GRANDKOMERCISTO RUMMEL (mallaŭte al _konsulo Bernick_) Kia fia perfido —! KOMERCISTO SANDSTAD (same) Do trompis nin —! KOMERCISTO VIGELAND Nu, do la diablo ŝiru —! Ho kruco, kion mi estas diranta? LA AMASO (ekstere) Hura, hura, hura! KONSULO BERNICK Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas ĉi tiun saluton; ĉar tio, kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco estis rezervi ĉion por mi mem, kaj mi daŭre havas la opinion, ke ĉi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta administri ilin laŭ plej bona juĝo. VOĈOJ Jes! Jes! Jes! KONSULO BERNICK Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min ĝisfunde. Ke ĉiu opulo esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde ĉi-vespere komenciĝas nova tempo. La malnova, kun sia ŝminkaĵo, kun sia hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al ĉi tiu muzeo ni donacas, — ĉu ne, miaj sinjoroj? — la kafoservicon, la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en luksa bindaĵo. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, kompreneble. KOMERCISTO VIGELAND (murmuras) Ĉar Vi prenis la aliaĵojn, do — KOMERCISTO SANDSTAD Bonvolu. KONSULO BERNICK Kaj nun la ĉefa reguligo kun mia socio. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | 16 | | 17 | | 18 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |