Total read books on site: You can read its for free! |
Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia averiulo “Indian Girl” estu preta forveli postmorgaŭ. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Sed, sinjoro konsulo — KONSULO BERNICK Postmorgaŭ, Vi aŭdas; samtempe kun nia propra ŝipo; ne horon pli malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antaŭenigi tiun aferon. Ĉu Vi legis la gazeton de hodiaŭ matene? Nu, do Vi scias ke la usonanoj ĉi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro kvazaŭ renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri ĉiu alia abomenaĵo mi ne volas paroli. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj. KONSULO BERNICK Kaj kiu kulpiĝas pro tiu malordaĵo? Estas mi! Jes, estas mi kiu kulpiĝas. Tiuj gazetskribaĵoj aludaĉas kaŝvorte, ke ni centrigas la laboron al “La Palmo”. Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo influi la kuncivitanojn, devas lasi ĵetiĝi tiajon al mi en la nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel makuliĝas. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke ĝi povas porti tion kaj ankaŭ pli. KONSULO BERNICK Ne nun; ĝuste en tiu ĉi tempo mi bezonas ĉiun estimon kaj bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en preparo grandan entreprenon, kiel vi eble aŭdis; sed se sukcesiĝas al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos okazigi al mi la plej grandajn malfacilaĵojn. Tial mi volas por kiu ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribaĵojn, kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaŭ. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaŭ posttagmeze. KONSULO BERNICK Vi aludas ke mi postulas neeblecon? ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas — KONSULO BERNICK Bone, bone; — do ni devas serĉi aliloke. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Ĉu Vi vere volas maldungi ankoraŭ pliajn el la malnovaj laboristoj? KONSULO BERNICK Ne, pri tio mi ne pensas. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Ĉar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj en la gazetoj, se Vi tion farus. KONSULO BERNICK Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se “Indian Girl” ne estos kvite vojaĝpreta postmorgaŭ, mi maldungos _Vin_. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE (kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi ŝercas, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Pri tio Vi ne fidu. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Vi povus pensi pri maldungo de _mi_? Mi, kies patro kaj avo estis en la servo de la ŝipfarejo ĉiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi — KONSULO BERNICK Kiu nun devigas min al tio? ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aŭ ne; respondu definite, aŭ Vi havas Vian maldungon surloke. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE (paŝon pli proksimen) Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere pripensis, kion signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas serĉi por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed ĉu estas per tio farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la pordo. KONSULO BERNICK Ĉu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Ĉu mi ne ĉiam estis bona mastro? ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Ĝuste tial tiuj hejme ne volas kulpigi _Vin_; ili ne diros ion al mi, ĉar tion ili ne kuraĝas; sed ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe estas merite. Jenon Vi vidos — tion mi ne povas elteni. Tia simpla viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la miaj. Mia modesta hejmo ankaŭ estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun etan socion mi povis apogi kaj subteni, ĉar mia edzino fidis min, kaj ĉar miaj infanoj fidis min. Kaj nun ĉio ruiniĝos. KONSULO BERNICK Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la maĵoro; la specialaĵo estu je la nomo de Dio oferata por la ĝereralaĵo. Iun alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en tiu ĉi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Aŭne! Vi kontraŭstaras min, ne ĉar Vi nenion alian povas, sed ĉar Vi ne volas realigi la superecon de maŝinoj kontraŭ la manforto. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, ĉar Vi scias, ke se Vi forĉasas min, Vi almenaŭ pruvis por la gazetaro Vian bonan volon. KONSULO BERNICK Kaj ja se tiel estus? Vi ja aŭdas, kiom tio gravas por mi, — aŭ ekhavi la gazetaron sur la nukon aŭ bonvoligi ĝin por mi en la momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan bonon. Kio do? Ĉu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri al Vi, ke ĉi tie estas demando ĉu subteni Vian hejmon, kiel Vi esprimas Vin, aŭ eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn da hejmoj, kiuj neniam povos fondiĝi, neniam ricevos fumantan tubon, se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis al Vi la elekton. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Jes, ĉar tiel estas, mi ne havas plian kontraŭdiron. KONSULO BERNICK Hm —; Mia kara Aŭne, vere ĉagrenigas min ke ni devas disiĝi. ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Ni ne disiĝos, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Kiel? ŜIPKONSTRUISTO AŬNE Ankaŭ simpla viro havas ion por defendi en la mondo. KONSULO BERNICK Nu do, nu do; — kaj vi do opinias, ke vi kuraĝas promesi —? ŜIPKONSTRUISTO AŬNE “Indian Girl” kvitiĝos por forvelo postmorgaŭ. (Li salutas kaj eliras dekstre.) KONSULO BERNICK Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona aŭguro — (_Hilmar Tønnesen_, kun cigaro en la buŝo, venas tra la ĝardena pordego.) HILMAR TØNNESEN (sur la ĝardena ŝtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick! SINJORINO BERNICK Bonan tagon. HILMAR TØNNESEN Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias? SINJORINO BERNICK Kion mi scias? HILMAR TØNNESEN Ke la skandalo vigle evoluas? Uf! KONSULO BERNICK Kion tio signifas? HILMAR TØNNESEN (envenas) Jes, la du usonanoj ĉirkaŭiras en la stratoj, kaj montras sin kune kun Dina Dorf. SINJORINO BERNICK (postsekvas lin) Sed, Hilmar, ĉu eblas —? HILMAR TØNNESEN Jes, bedaŭrinde, estas pura vero. Lona eĉ estis tiel senkonsidera krii post min; sed kompreneble mi ŝajnigis ne aŭdi. KONSULO BERNICK Kaj certe ne pasis nerimarkate. HILMAR TØNNESEN Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, — kiel fajro sur la prerioj. En ĉiuj domoj homoj staris ĉe la fenestroj atendante ke la aro pretermarŝu; kapon ĉe kapo malantaŭ la kurtenoj — uf! Jes, pardonu, Betty; mi diras uf; ĉar tio ĉi igas min nervoza; — se tio daŭru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojaĝon. SINJORINO BERNICK Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin — HILMAR TØNNESEN Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute kuraĝas aperi en la urbo! Nu, ni vidu ĉu la gazetaro faros finon pri li; jes, pardonu, Betty; sed — KONSULO BERNICK La gazetaro, vi diras? Ĉu vi aŭdis aludojn pri tiaĵo? HILMAR TØNNESEN Jes, verŝajne. Kiam mi foriris de vi hieraŭ vespere, mi paŝadis al la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta redaktoro Hammer. Li gratulas min tute laŭte pri la hejmenveno de mia riĉa kuzo. KONSULO BERNICK Riĉa —? HILMAR TØNNESEN Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin laŭmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la riĉeco de Johan Tønnesen. “Ĉu?” li diras, “jen strangaĵo; en usono oni kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne transvojaĝis senhava.” KONSULO BERNICK Hm, faru nun al mi la servon — SINJORINO BERNICK (maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten — HILMAR TØNNESEN Jes, mi almenaŭ havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen ĉirkaŭiras en la stratoj kun vizaĝo kvazaŭ nenio ĝenis lin. Kial li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj estas. SINJORINO BERNICK Dio, Hilmar, kion vi diras? HILMAR TØNNESEN Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de Nigrapied-Indianoj; eĉ ne senskalpigita —. Uf, jen ili estas. KONSULO BERNICK (rigardas laŭ la strato) Ankaŭ Olaf estas kun ili! HILMAR TØNNESEN Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas ĉiuj neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn rimarkojn. Tio vere ne estas por _miaj_ nervoj; kiel viro sub tiaj cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio — KONSULO BERNICK Ili iros rekte ĉi tien. Aŭdu nun, Betty, estas mia definitiva deziro, ke vi montru al ili ĉian afablecon. SINJORINO BERNICK Vi permesas, ĉu, Karsten? KONSULO BERNICK Jes certe; certe; kaj ankaŭ vi, Hilmar. Espereble ili ne restos longe; kaj kiam kune inter ni mem —; neniuj aludoj; neniel ni devas ilin ofendeti. SINJORINO BERNICK Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas. KONSULO BERNICK Nu, nu, lasu tion. SINJORINO BERNICK Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antaŭe fariĝis impeta. Ho, vi ja havis ĉian kaŭzon por — KONSULO BERNICK Lasu, lasu, mi diras! HILMAR TØNNESEN Uf! (_Johan Tønnesen_ kaj _Dina_, poste _fraŭlino Hessel_ kaj _Olaf_ venas tra la ĝardeno.) FRAŬLINO HESSEL Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj. JOHAN TØNNESEN Nun ni ĉirkaŭiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten. KONSULO BERNICK Jes, mi aŭdas tion. Multaj ŝanĝoj; ĉu ne? FRAŬLINO HESSEL Ĉie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la establaĵojn, kiujn vi donis al la urbo — KONSULO BERNICK Nu _tie_? FRAŬLINO HESSEL “Donaco de Karsten Bernick”, kiel skribiĝis super la enirejo. Jes, vi certe estas la viro malantaŭ ĉio en la loko. JOHAN TØNNESEN Kaj belaj ŝipoj vi ankaŭ havas. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | 16 | | 17 | | 18 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |