Total read books on site: You can read its for free! |
Dorf! Pripensu do — FRAŬLINO HESSEL Unue mi pripensas la feliĉon de la knabo. Ĉar kunhelpi, tion mi devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiaĵoj; knabinetoj kaj virinoj li neniam vere komprenis. SINJORINO BERNICK Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedaŭrindajn pruvojn por — FRAŬLINO HESSEL Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas paroli kun li. SINJORINO BERNICK Lona, vi ne faru, mi diras! FRAŬLINO HESSEL Mi faros. Se la knabo ŝatas ŝin, — kaj ŝi lin, — ili sekve havu unu la alian. Bernick estas ja tia saĝa viro; li devas trovi solvon — SINJORINO BERNICK Kaj vi imagus, ĉu tiuj usonaj maldecaĵoj estus tolerataj ĉi tie — FRAŬLINO HESSEL Babilaĵo, Betty — SINJORINO BERNICK — ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero — FRAŬLINO HESSEL Ho, pa, ĝi certe ne estas tiel senmezure severa. SINJORINO BERNICK Kion vi kuraĝas diri? FRAŬLINO HESSEL Mi kuraĝas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj viroj. SINJORINO BERNICK Tiel profunde sidas do ankoraŭ la malamo al li! Sed kion vi do volas ĉi tie, ĉar vi ja neniam povis forgesi ke —? Mi ne komprenas, ke vi kuraĝis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda insulto, kiun vi tiam alportis al li. FRAŬLINO HESSEL Jes, Betty, tiam mi senpripense aĉe faris. SINJORINO BERNICK Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris delikton! Ĉar _li_ ja ne povas kulpiĝi pro tio, ke vi pri io esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaŭ _min_. (ekploras) Vi neniam malenviis al mi mian feliĉon. Kaj nun vi venas ĉi tien por renversi ĉion tion super min, — por montri al la urbo, en kiun familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke ĉio falos, kaj estas _tio_, kion vi volas. Kaj tio estas aĉa de vi! (Ŝi eliras plorante tra la fona pordo maldekstre.) FRAŬLINO HESSEL (postrigardas ŝin) Kompatinda Betty. (_Konsulo Bernick_ venas el sia ĉambro.) KONSULO BERNICK (ankoraŭ ĉe la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu 400 kronojn por manĝigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli proksime) Vi sola? Ĉu Betty ne venas? FRAŬLINO HESSEL Ne. Eble mi serĉu ŝin? KONSULO BERNICK Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris paroli malferme kun vi, — petegi vian pardonon. FRAŬLINO HESSEL Aŭskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni. KONSULO BERNICK Vi _devas_ aŭskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la ŝajnon kontraŭ mi nun, kiam vi sciiĝis pri la okazaĵo kun la patrino de Dina. Sed mi ĵuras, ke tio estis nur mallonga erariĝo; efektive mi vere kaj sincere iam ŝatis vin. FRAŬLINO HESSEL Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen? KONSULO BERNICK Eĉ se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaŭ ol mi justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaŭ povas senkulpigi min. FRAŬLINO HESSEL Nun vi estas en timo. — Vi iam ŝatis min, vi diras. Jes, pri tio vi certigis min sufiĉe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero — iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo, kiu donis al vi kuraĝon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol ĉe la plimulto ĉi-hejme. Kaj estis ja ankaŭ sekreto nur inter ni du; neniu povis ŝercaĉi pri via malbona gusto. KONSULO BERNICK Lona, kiel vi povas do kredi —? FRAŬLINO HESSEL Sed kiam vi revenis; kiam vi aŭdis la mokadon, kiu hajlis super min; kiam vi spertis la ridadon super ĉion, kion oni ĉi tie nomis miajn absurdaĵojn — KONSULO BERNICK Vi _estis_ senkonsidera tiam. FRAŬLINO HESSEL Pleje por ĉagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn geprudulojn, kiuj trotadis ĉirkaŭe en la urbo. Kaj kiam vi renkontis la juna alloga aktorino — KONSULO BERNICK Estis nur danda petolaĵo; nenio pli; mi ĵuras al vi, eĉ ne la dekono estis vero de tiu klaĉo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuliĝis. FRAŬLINO HESSEL Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de ĉiuj, — kaj fariĝis konate, ke ŝi heredus la monon post onklino, kaj ke mi ricevus nenion — — KONSULO BERNICK Nu, jen ni estas ĉe la afero, Lona; kaj nun vi aŭdu senvuale. Mi ne amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte por la mono; estis devige; mi _devis_ havigi ilin al mi. FRAŬLINO HESSEL Kaj tion vi diras al mi rekte antaŭ la okuloj? KONSULO BERNICK Jes, mi faras. Aŭskultu min, Lona — FRAŬLINO HESSEL Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin, kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti pri tio kio antaŭe estis inter ni — KONSULO BERNICK Mi devis, mi diras. FRAŬLINO HESSEL Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense. KONSULO BERNICK Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute mankis al ŝi komerca kompreno. Rapide mi vokiĝis hejmen de Parizo; la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn. Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej profunda sekreto: firmaon preskaŭ ruinigita. Jes, ĝi estis preskaŭ ruinigita, tiu ĉi malnova respektata firmao, kiu staris dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo, krom ĉirkaŭrigardi por savrimedo. FRAŬLINO HESSEL Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino. KONSULO BERNICK Vi bone scias, ke Betty amis min. FRAŬLINO HESSEL Sed mi? KONSULO BERNICK Kredu min, Lona, — vi neniam fariĝus feliĉa kun mi. FRAŬLINO HESSEL Ĉu estis el zorgemo por mia feliĉo, ke vi forlasis min? KONSULO BERNICK Ĉu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco, kiun li heredas. Ĉu vi scias ke la bonfarto de centoj, eĉ miloj dependas de li? Ĉu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi kaj mi nomas nian hejmon, tuŝiĝus severe, se la firmao Bernick ruiniĝus? FRAŬLINO HESSEL Ĉu estas ankaŭ pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis staranta en la mensogo? KONSULO BERNICK En mensogo? FRAŬLINO HESSEL Kion scias Betty pri ĉio, kio kuŝas sube kaj antaŭe de ŝia kunligo kun vi? KONSULO BERNICK Ĉu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus ŝin malkovrante tiujn aferojn? FRAŬLINO HESSEL Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe komprenas kio estas utila. — Sed aŭdu nun, Karsten, nun ankaŭ _mi_ volas paroli fride kaj trankvile. Diru, — ĉu vi ankaŭ vere estas feliĉa? KONSULO BERNICK En la familio, vi pensas? FRAŬLINO HESSEL Nu ja. KONSULO BERNICK Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino por mi. Mi kuraĝas diri, ke mi fariĝis pli kaj pli feliĉa laŭ la jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel ŝi dum la jaroj lernis kurbi sian konduton laŭ _tio_, kio estas karakteriza en _mi_ — FRAŬLINO HESSEL Hm. KONSULO BERNICK Antaŭe ŝi ja nutris kelkajn romantikajn imagaĵojn pri la amo; ŝi ne povis akordiĝi kun la ideo, ke ĝi iom post iom transirus al trankvila amikecflamo. FRAŬLINO HESSEL Sed nun ŝi estas kontenta? KONSULO BERNICK Komplete. Sciu, ke la ĉiutaga rilato kun _mi_ ne estas sen maturiga influo al ŝi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni troviĝas. Tion ankaŭ Betty laŭe lernis kompreni, kaj tial nia domo estas nun modelo por niaj samcivitanoj. FRAŬLINO HESSEL Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo? KONSULO BERNICK Pri la mensogo? FRAŬLINO HESSEL Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj. KONSULO BERNICK Kaj tion vi nomas — —? FRAŬLINO HESSEL Mensogo mi ĝin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraŭ mi; poste la mensogo kontraŭ Betty; kaj fine la mensogo kontraŭ Johan. KONSULO BERNICK Betty neniam postulis, ke mi parolu. FRAŬLINO HESSEL Ĉar ŝi nenion sciis. KONSULO BERNICK Kaj vi tion ne postulos; — pro konsidero rilate ŝin vi tion ne postulos. FRAŬLINO HESSEL Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson. KONSULO BERNICK Kaj ankaŭ Johan ne postulos; li jam promesis al mi. FRAŬLINO HESSEL Sed vi mem, Karsten? Ĉu ne estas io interne en vi, kio postulas eliri el la mensogo? KONSULO BERNICK Ĉu mi libervole oferus mian familian feliĉon kaj mian staton en la socio! FRAŬLINO HESSEL Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras? KONSULO BERNICK Dum dek kvin jaroj mi tage aĉetis al mi eron de rajto — per mia konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis. FRAŬLINO HESSEL Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj. Vi estas la plej riĉa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo ili kuraĝas nenion alian fari ol kurbiĝi, ĉiuj, ĉar vi estas konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed ĉiu tiu gloro, kaj eĉ vi mem samtempe, staras kvazaŭ sur ŝanceliĝanta marĉo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, — kaj vi kune kun la tuta gloraĵo suben sinkos, se vi ne savos vin ĝustatempe. KONSULO BERNICK Lona, — kion vi vere volas ĉi tie? FRAŬLINO HESSEL Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten. KONSULO BERNICK Venĝo! Vi volas venĝi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos! Estas nur unu ĉi tie, kiu povas paroli kun aŭtoritato, kaj li estas silenta. FRAŬLINO HESSEL Johan? KONSULO BERNICK Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi ĉion neas. Se oni volas detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras! Li, kiu povus faligi min, li silentas — kaj li reen forvojaĝos. (_Grandkomercisto Rummel_ kaj _komercisto Vigeland_ venas de dekstre.) GRANDKOMERCISTO RUMMEL Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias. KONSULO BERNICK Mi ne povas. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | 15 | | 16 | | 17 | | 18 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |