Total read books on site: You can read its for free! |
Ĉu vi ne faris? REBEKKA Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas. ROSMER Nu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun teruran ludon! REBEKKA Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer. KROLL (severe kaj aŭtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton! REBEKKA (impete) Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi ne _povis_ ĉesi. Mi _devis_ provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj ĉiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas. (mallonga paŭzo) ROSMER (al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio ĉi? REBEKKA Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas. KROLL Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas? REBEKKA (malvarme, repuŝante) Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem. KROLL (al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, — tiuj, kiuj forpasis, — nun ili estus vidantaj! ROSMER Vi iros al la urbo, ĉu? KROLL (prenas sian ĉapelon) Jes. Plej eble frue. ROSMER (ankaŭ li prenas sian ĉapelon) Mi do akompanos vin. KROLL Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj. ROSMER Venu do, Kroll! Venu do! (Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.) REBEKKA (parolas duonlaŭte al si mem) Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilŝnuron) (Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH Kio estas, fraŭlino? REBEKKA Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento. SINJORINO HELSETH La valizon? REBEKKA Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias. SINJORINO HELSETH Nu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi? REBEKKA Jes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Kaj tiel subite kaj tuje! REBEKKA Tuj kiam mi pakis. SINJORINO HELSETH Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi scias? REBEKKA Mi neniam plu revenos. SINJORINO HELSETH Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro. REBEKKA Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Timiĝis! Jeĉjo, pro kio? REBEKKA Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj. SINJORINO HELSETH De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo! REBEKKA Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en Rosmersholm. (ŝanĝas temon) Nu, — do pri la valizo, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Jes ja. La valizo. (Ambaŭ eliras dekstre.) KVARA AKTO (La sidĉambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun ŝirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH (parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun ĉiuj aĵoj estas portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro. REBEKKA Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu? SINJORINO HELSETH Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro. REBEKKA Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je noktomezo. SINJORINO HELSETH (iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis tiam? REBEKKA Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion. SINJORINO HELSETH Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje. REBEKKA Eble tio. Aŭ eble tamen ne. SINJORINO HELSETH Ne, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis! REBEKKA Kion vi do imagis, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi. REBEKKA Pli fidinda? SINJORINO HELSETH Jes tion mi efektive diras. REBEKKA Sed, kara, kion vi per tio aludas? SINJORINO HELSETH Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin el tio en _tia_ maniero, ne. REBEKKA (rigardas ŝin) Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos? SINJORINO HELSETH Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm! REBEKKA (kun rideto) Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer? SINJORINO HELSETH Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ. REBEKKA Sed hodiaŭ do —? SINJORINO HELSETH Nu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi — REBEKKA Aha! SINJORINO HELSETH Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn. REBEKKA Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi? SINJORINO HELSETH Ho tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja ĉiuj homoj, — fraŭlino West. REBEKKA Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi aŭskultas? SINJORINO HELSETH (mallaŭte) Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize. REBEKKA (skuiĝas) Do tamen —! (decide) Nu jes. Do tiel estu. (_Johannes Rosmer_ envenas de la antaŭĉambro.) ROSMER (vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas) Kion tio ĉi signifas? REBEKKA Mi forvojaĝos. ROSMER Tuj? REBEKKA Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua. SINJORINO HELSETH Bone, fraŭlino. (ŝi eliras dekstre) ROSMER (post mallonga paŭzo) Kien vi forvojaĝos, Rebekka? REBEKKA Norden per la vaporŝipo. ROSMER Norden? Kion vi faros tie norde? REBEKKA Mi ja venis de tie. ROSMER Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun. REBEKKA Eĉ ne ĉi tie. ROSMER Kion vi pensas entrepreni? REBEKKA Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero. ROSMER Fari finon? REBEKKA Rosmersholm rompis min. ROSMER (atentiĝas) Vi diras —? REBEKKA Rompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari. ROSMER Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —? REBEKKA Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. — Kio do okazis inter vi kaj la rektoro? ROSMER Ni repaciĝis. REBEKKA Nu do. Rezultis do en tio. ROSMER Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi. — Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi. REBEKKA Nu jes, — eble estas pli bone tiel. ROSMER Ĉu vi nun _tion_ diras? Ĉu vi _nun_ havas _tiun_ opinion? REBEKKA Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj. ROSMER Vi mensogas, Rebekka. REBEKKA Mensogas —! ROSMER Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko. REBEKKA Mi kredis, ke ni du kune kapablus. ROSMER Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis. REBEKKA Aŭskultu nun, Rosmer — ROSMER (eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj. REBEKKA Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. (eksidas sur seĝon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri ĉio, — kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi aŭdu tuj. ROSMER Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi? REBEKKA La granda restas. ROSMER Kio granda? REBEKKA Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al ĉio cetera. ROSMER (skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio. REBEKKA Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel — komprenu. ROSMER Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis. REBEKKA Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la komenco de _tio_, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel bedaŭrinde por la tuta vivo. ROSMER Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu. REBEKKA Tiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer —! ROSMER Avido? Vi —! Al kio? REBEKKA Al vi. ROSMER (volas eksalti) Kio estas! REBEKKA (haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli. ROSMER Kaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel! REBEKKA Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovaĝa, nesubigebla avido. ROSMER (pene) Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi sidas rakontante! REBEKKA Jes, kion vi imagas, Rosmer! ROSMER El tio, — sub la potenco de tio vi do — vi do _agis_, kiel vi tion nomas. REBEKKA Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |