Total read books on site: You can read its for free! |
Sed tamen — REBEKKA Aŭdu, — mi preskaŭ devas priridi vin. KROLL Tamen —. Diru, fraŭlino West —. Se permesiĝas la demando —. Kiom aĝa vere estas vi? REBEKKA Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknaŭan, sinjoro rektoro. Mi estas nun en mia trideka. KROLL Nu-ja. Kaj Rosmer, — kiom aĝa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Ŝajnas al mi, ke bone konvenus. REBEKKA (ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. — Ĉu vi trinkos teon kune kun ni ĉi-vespere? KROLL Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Ĉar estas afero, kiun mi devas priparoli kun nia bona amiko. — Kaj, fraŭlino West, por ke vi ne ekhavu malĝustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, — kiel pasinte. REBEKKA Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere estas afabla. KROLL (murmuras) Ĉu? Jen pli ol kion mi aŭdas hejme. (_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.) REBEKKA Sinjoro Rosmer, — ĉu vi vidas kiu sidas tie? JOHANNES ROSMER Sinjorino Helseth diris. (_Rektoro Kroll_ ekstaris.) ROSMER (milde kaj mallaŭte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardas lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine fariĝus inter ni kiel antaŭe. KROLL Sed bona homo, — ĉu ankaŭ vi enteksiĝis en tiun frenezan imagaĵon, ke io misestus! REBEKKA (al _Rosmer_) Jes, imagu, — kiel bonege estas, ke nur estis imagaĵo. ROSMER Ĉu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni? KROLL (sincere kaj mallaŭte) Ĉar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri viaj malfeliĉaj jaroj — kaj pri ŝi, — kiu trovis finon en la mueleja akvofalo. ROSMER Estis ja bela penso de vi. Vi ĉiam estas indulga. Sed vi tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kaŭzo. — Venu; ni eksidu en la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. Ĉiun tagon ni parolas pri ŝi. Ŝi ja daŭre apartenas al la domo, ni trovas. KROLL Ĉu vere? REBEKKA (eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras. ROSMER Estas ja senĝene. Ni ambaŭ amis ŝin kore. Kaj ambaŭ ni, Rebek— fraŭlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris ĉion eblan por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riproĉi nin. — Ial, mi trovas, ke estas io milda kaj dolĉa en la penso pri Beate nun. KROLL Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite ĉiun tagon. REBEKKA (eksidas en apogseĝon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton. ROSMER (iomete hezite) Vi Kroll, — mi ege dezirus, ke nia interrilato neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto por mi tiom longe kiom ni interkonatiĝis. Ekde kiam mi fariĝis studento. KROLL Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Ĉu estas io aparta —? ROSMER Pri multo kaj multe mi dezirus senĝene paroli kun vi. Iel intime el la koro. REBEKKA Jes, ĉu ne, sinjoro Rosmer? Ŝajnas al mi, ke estus bone — inter malnovaj amikoj — KROLL Ho, sciu, ke mi havas eĉ pli por priparoli kun vi. Ĉar nun mi fariĝis aktiva politikisto, kiel vi certe scias. ROSMER Jes, vi ja fariĝis. Kiel tio efektive okazis? KROLL Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaŭrinde prenis la potencon, — nun jam urĝas —. Tial mi ja igis nian etan rondon de amikoj en la urbo unuiĝi pli dense. Ja urĝas, mi diras! REBEKKA (kun rideto) Ĉu vere ne estas iom malfrue? KROLL Sendube estus pli avantaĝe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli frua tempopunkto. Sed kiu povus antaŭvidi tion, kio venus? Almenaŭ mi ne. (ekstaras kaj paŝadas sur la planko) Jes, nun mi efektive malfermis la okulojn. Ĉar nun la ribela spirito eĉ penetris en la lernejon. ROSMER En la lernejon? Do ne en vian lernejon? KROLL Ĝuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, ke la knaboj en la plej supera klaso, — nu, kelkaj el la knaboj, — dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ĝi ili abonas la gazeton de Mortensgård! REBEKKA Nu, “La Lumturon”. KROLL Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas saniga animnutraĵo por estontaj publikaj oficistoj, ĉu? Sed la plej bedaŭrinda en la afero estas, ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj faris tiun komploton kontraŭ mi. Estas nur la fuŝuloj kaj la postrestantoj, kiuj detenis sin. REBEKKA Ĉu tio tuŝas vin tiel forte, rektoro? KROLL Ĉu tuŝas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraŭlaborata en mia vivoverko. (pli mallaŭte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (ĉirkaŭrigardas) Ĉu estas iu kiu ŝtelaŭskultas ĉe la pordoj? REBEKKA Ho, tute ne. KROLL Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman pacon. ROSMER (ekstaras) Kion vi diras! Hejme ĉe vi —? REBEKKA (iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis? KROLL Imagu, ke miaj propraj infanoj —. Mallonge, — estas Laŭrits, kiu estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis ruĝan dokumentujon por stoki “La Lumturon”. ROSMER Tion mi eĉ neniam sonĝus, — ke ĉe vi, — en via domo — KROLL Ne, kiu sonĝus pri tiaĵo? En mia domo, kie ĉiam regis obeemo kaj ordo, — kie ĝis nun regis unu sola samopinia volo — REBEKKA Kiel traktas via edzino tion ĉi? KROLL Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el ĉio. Ŝi, kiu ĉiujn siajn tagojn — en aferoj gravaj kaj malgravaj — samopiniis kun mi kaj akceptis miajn vidpunktojn, ŝi ne ĝenas sin klini al la flanko de la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome ŝi kulpigas _min_ pro la okazaĵoj. Ŝi diras, ke mi subpremas la junulojn. Eĉ se ja necesus, ke —. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej eble malmulte, kompreneble. Tiaĵon oni ja prefere silentigu. (paŝadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas ĉe la fenestro kun la manoj surdorse kaj elrigardas.) REBEKKA (proksimiĝis al _Rosmer_ kaj diras mallaŭte kaj nerimarkate de la _rektoro_) Faru! ROSMER (sammaniere) Ne ĉi-vespere! REBEKKA (kiel antaŭe) Jes, ĝuste nun. (Ŝi prenas lokon apud la lampo.) KROLL (paŝas antaŭen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la moderna spirito ĵetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, ĉu mi ne kontraŭbatalu ĝin per ĉiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo. ROSMER Ĉu vi ankaŭ esperas ion atingi tiel? KROLL Mi almenaŭ servu mian ŝtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke estas la devo de ĉiu patriamanto kaj por ĉiu, kiu havas zorgon por la bona tasko, fari la samon. Vidu, — pro tio mi ja venis ĉi tien al vi ĉi-vespere. ROSMER Sed kara, al kio vi aludas —? Kion mi povas —? KROLL Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel vi plej eble povas. REBEKKA Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer partopreni en tiaĵo. KROLL Tiun malemon li devas venki nun. — Vi ne sufiĉe informiĝas, Rosmer. Vi sidas ĉi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektaĵoj. Bona Dio, — respekto por genealogio kaj ĉio apartenanta al ĝi. Sed la tempo ne estas por tiaj okupoj — bedaŭrinde. Vi ne imagas, kiel estas la stato ekstere en la socio. Turniĝis preskaŭ ĉiuj konceptoj. Bezoniĝas giganta laboro por ree forigi ĉiujn tiujn erarojn. ROSMER Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi. REBEKKA Kaj mi ankaŭ opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaŭe. KROLL (en surprizo) Pli malfermaj? REBEKKA Jes, aŭ pli liberaj do. Pli senantaŭjuĝaj. KROLL Kion tio signifas? Rosmer, — vi do ne estas tiel malforta, ke vi lasus vin logi de tia hazarda okazaĵo, kiam la amas-estrantoj gajnis tempan venkon! ROSMER Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetriĝis iom pli da sendependeco en la pensojn de la unuopuloj. KROLL Nu, — kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave eraras, mia amiko. Informiĝu pri la opinioj, kiuj valoras inter la radikaluloj, kaj ĉi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la saĝo predikata en “La Lumturo”. REBEKKA Jes, Mortensgård potencas super multuloj en la najbareco. KROLL Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno —! Tia ulo komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi aŭdas. Mi scias de fidinda fonto, ke li serĉas taŭgan kunlaboranton. REBEKKA Ŝajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraŭ lin. KROLL Estas ĝuste, kion ni nun volas fari. Hodiaŭ ni aĉetis “La Gubernian Gazeton”. La aĉetsumo ne prezentis malfacilaĵon. Sed — (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. Estas la estrado, — la ĵurnalista estrado, kiu mankas al ni, komprenu. — Diru, Rosmer, — ĉu ne vi pro la bona afero sentus vin vokata por transpreni ĝin? ROSMER (preskaŭ terurigata) Mi! REBEKKA Sed kiel povas vi pensi tiaĵon? KROLL Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la traktado, kiu _tie_ prezentiĝas, estas ja sufiĉe kompreneble. Sed la pli retirita agado de redaktoro, aŭ, por pli ĝuste diri — ROSMER Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio ĉi. KROLL Mi mem volonte ŝatus eksperimenti ankaŭ en _tiu_ flanko. Sed estus tute nefareble por mi. Mi estas jam antaŭe tiom ŝarĝita de sennombraj farendaĵoj —. Vi, kontraŭe, kiu ne plu premiĝas de iu publika ofica laboro, — Ni aliuloj kompreneble helpos vin laŭ ebleco. ROSMER Mi ne povas, Kroll. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |