Total read books on site: You can read its for free! |
Post tio ĉi? ROSMER Ĉi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpeziĝon post la malferma klarigo. Vi vidas, — ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. Ankaŭ vi estu trankvila. Bonan nokton! REBEKKA Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone. (_Rosmer_ eliras tra la antaŭĉambra pordo; poste oni aŭdas lin supreniri ŝtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan ŝnuron apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.) REBEKKA Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Ĉar la pastoro volas nenion havi, — kaj la rektoro iris hejmen. SINJORINO HELSETH Ĉu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro? REBEKKA (prenas sian kroĉaĵon) Li antaŭdiris, ke fariĝos ventego — SINJORINO HELSETH Strange. Ĉar ne estas nubeto videbla ĉi-vespere. REBEKKA Ke li ne renkontu la blankan ĉevalon. Ĉar mi timas, ke ni baldaŭ aŭdos pri tiaj reaperantoj. SINJORINO HELSETH Dio pardonu al vi, fraŭlino! Ne parolu tiel timige. REBEKKA Nu, nu, nu — SINJORINO HELSETH (pli mallaŭte) Ĉu la fraŭlino vere kredas, ke estas iu, kiu baldaŭ forpasos? REBEKKA Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj ĉevaloj en la mondo, sinjorino Helseth. — Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian ĉambron. SINJORINO HELSETH Bonan nokton, fraŭlino. (Rebekka eliras kun sia kroĉaĵo dekstre.) SINJORINO HELSETH (malŝraŭbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) Jeĉjo, — Jeĉjo. Tiu fraŭlino West. Tiel kiel ŝi foje povas paroli. DUA AKTO (Laborĉambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormoĉambro. Fenestro dekstre, kaj antaŭ ĝi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj ŝrankoj ĉe la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaŭe.) (_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa seĝo ĉe la skribotablo. Li tranĉas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie ĉi kaj tie.) (Frapiĝas sur la pordo maldekstre.) ROSMER (sen sin turni) Envenu. (_Rebekka West_ en matena robo envenas.) REBEKKA Bonan matenon. ROSMER (foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Ĉu vi ion volas? REBEKKA Mi nur volas scii ĉu vi bone dormis? ROSMER Ho, mi dormis senzorge kaj ĝuinde. Neniujn sonĝojn —. (turnas sin) Kaj vi? REBEKKA Ho, dankon. Je matenveno —. ROSMER Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. Ho, estas vera bono, ke mi povis malkaŝe diri miajn pensojn. REBEKKA Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer. ROSMER Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuraĝa. REBEKKA Nu, ne estis do vere malkuraĝo — ROSMER Jes, jes, — kiam mi ĝisfunde pripensas, estis ioma malkuraĝo en ĝi. REBEKKA Des pli kuraĝe ke vi rompis. — (eksidas ĉe li sur seĝo apud la skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, — kaj espereble vi ne ĉagreniĝu. ROSMER Ĉagreniĝu? Kara, kiel vi pensas —? REBEKKA Jes, ĉar estis iom memdecide de mi, sed — ROSMER Nu, do aŭdigu. REBEKKA Hieraŭ vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, — mi sendis kun li du — tri liniojn al Mortensgård. ROSMER (iom malkvieta) Sed, kara Rebekka —. Nu, kion vi do skribis? REBEKKA Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri la malfeliĉulo kaj helpus lin per kio eblus. ROSMER Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per tio. Kaj Mortensgård estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco de mi. Vi ja konas la iaman malagrablaĵon inter ni. REBEKKA Sed ĉu vi ne pensas, ke estus avantaĝe, denove ekhavi bonajn rilatojn kun li? ROSMER Mi? Kun Mortensgård? Kial vi tiel pensas? REBEKKA Jes, ĉar vere sekura vi ja ne povas esti nun, — ĉar venis tio ĉi inter vi kaj viaj amikoj. ROSMER (rigardas ŝin kaj kapskuas) Ĉu vi vere imagis, ke Kroll aŭ iu el la aliuloj volus venĝi sin —? Ke ili kapablus —? REBEKKA En la unua kolero, kara —. Neniu povas scii certe. Ŝajnas al mi, laŭ la konduto de la rektoro — ROSMER Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun ĉiuj. Ho, vi vidos, kiel glate ĉio iros — (_Sinjorino Helseth_ venas ĉe la pordo maldekstre.) REBEKKA (ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Rektoro Kroll staras malsupre en la antaŭĉambro. ROSMER (ekstaras rapide) Kroll! REBEKKA La rektoro! Ĉu, imagu —! SINJORINO HELSETH Li demandas ĉu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro. ROSMER (al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo kaj vokas malsupren la ŝtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore bonvena vi estu! (_Rosmer_ tenas la pordon malferma. — _Sinjorino Helseth_ eliras. — _Rebekka_ tiras la kurtenon antaŭ la pordaperturon. Ŝi ordigas ion aŭ alian.) ROSMER (silente, kortuŝite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo — KROLL Hodiaŭ mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraŭ. ROSMER Jes, ĉu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta — KROLL Vi komplete miskomprenas. (metas sian ĉapelon sur la tablon ĉe la kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj. ROSMER Kial fraŭlino West ne povas —? REBEKKA Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros. KROLL (rigardas ŝin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la fraŭlinon pardoni ĉar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, antaŭ ol vi havis tempon por — REBEKKA (ekmiras) Kiel do? Ĉu vi trovas, ke ne konvenas ke ĉi-hejme mi surmetas matenan robon? KROLL Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio fariĝis kutimo kaj uzo en Rosmersholm. ROSMER Sed Kroll, — vi ja aspektas tute ŝanĝita hodiaŭ! REBEKKA Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Ŝi eliras dekstre.) KROLL Kun via permeso — (Li eksidas sur la kanapon.) ROSMER Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune. (Li eksidas sur seĝon antaŭ la _rektoro_.) KROLL Mi ne fermis okulon de post hieraŭ. Mi kuŝis pensante la tutan nokton. ROSMER Kaj kion vi do diras hodiaŭ? KROLL Fariĝos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al vi ion pri Ulrik Brendel. ROSMER Li estis ĉe vi, ĉu? KROLL Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis la tutan kanajlaron por esti pleba popolaĉo. Pri tio li ja pravis. Sed rezultis en bastonado, kaj li ĵetiĝis en la defluilon. ROSMER Do li tamen estas neplibonigebla. KROLL La surtuton li lombardis. Sed ĝi repreniĝis por li. Divenu de kiu! ROSMER De vi eble? KROLL Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgård. ROSMER Nu do. KROLL Mi informiĝis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu idioto kaj plebano. ROSMER Estis ja feliĉe por li —. KROLL Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova — nia antaŭa amikeco devas averti vin. ROSMER Kara, kio do estas _tio_? KROLL Estas _tio_, ke en tiu ĉi domo iu ludas malantaŭ via dorso. ROSMER Kiel vi tion kredas. Ĉu estas Reb— Ĉu estas fraŭlino West, al kiu vi aludas? KROLL Jes, ĝuste. Mi bone komprenas tion de ŝia flanko. Ŝi ja tiom longe kutimiĝis esti la regantino ĉi tie. Sed tamen — ROSMER Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Ŝi kaj mi, — ni nenion kaŝas unu por la alia. KROLL Ĉu ŝi ankaŭ konfidis por vi, ke ŝi eniris en korespondadon kun la redaktoro de “La Lumturo”? ROSMER Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun ŝi donis al Ulrik Brendel. KROLL Vi do eltrovis tion. Kaj ĉu vi konsentas, ke ŝi tiel iniciatas rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu ĉiun semajnon provas ridindigi min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado? ROSMER Kara, tiun flankon de la afero ŝi certe ne pripensis. Kaj cetere ŝi libere agas, kiel ankaŭ mi. KROLL Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. Ĉar kie vi staras, tie kompreneble ankaŭ fraŭlino West staras? ROSMER Ŝi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antaŭen. KROLL (rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita viro! ROSMER Mi? Kiel vi havas tian penson? KROLL Ĉar mi ne kuraĝas — ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu min finparoli. — Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj ankaŭ mian estimon? Ĉu ne? ROSMER Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi. KROLL Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, — plena klarigo de via flanko. — Ĉu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon —? ROSMER Ekzamenadon? KROLL Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por vi memori. Vidu, — tio pri via apostateco, — nu via libereco, kiel vi nomas ĝin, — tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro vi mem devas klarigi por mi. ROSMER Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kaŝindan. KROLL Do diru al mi, — kio laŭ vi estis la vere profunda kialo por la memmortigo de Beate? ROSMER Ĉu vi dubas pri tio? Aŭ pli ĝuste, ĉu oni povas demandi pri kialoj por tio, kion malfeliĉa, malsana, nerespondeculino faras? KROLL Ĉu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj almenaŭ opiniis, ke tio eble ne estas certa. ROSMER Se la kuracistoj estus ŝin vidinta tia, kia mi vidis ŝin multajn fojojn, ili ne dubus. KROLL Ankaŭ mi ne dubis tiam. ROSMER Ho ne, bedaŭrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri ŝia senrega, sovaĝa pasio, — kiun ŝi postulis, ke mi reciproku. Ho la teruro kiun ŝi enigis en min! Kaj ankaŭ ŝiaj senkialaj ĉagrenigaj memriproĉoj la lastajn jarojn. KROLL Jes, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi la tutan vivon restus seninfana. ROSMER Nu, pensu do mem —. Pages: | Prev | | 1 | | 2 | | 3 | | 4 | | 5 | | 6 | | 7 | | 8 | | 9 | | 10 | | 11 | | 12 | | 13 | | 14 | | Next | |
Your last read book: You dont read books at this site. |